
> "... aĵoj, kiujn ..." (komo)
> 'kiuj' aŭ 'kiujn' Tio estas la demando ĉi tie! ;)
Ĉu ĝi rilatas al la listo aŭ al la aĵoj? Aŭ ĉu tio egalas?

laŭ mi, "mi ŝatus aĉeti aĵojn", do "mi ŝatus aĉeti kiujn"...

mi opinias ke eble, tiu "komo sindromo" estas germanismo, ĉu ne?

Mi ne povas konsenti pri tio, ĉar diversaspecaj frazoj devas esti rekoneblaj (ekz. ĉefaj, neĉefaj aŭ relativaj frazoj).
Sed tion mi opinias. ;P

sed en la franca, «que» estas sufiĉe bone por rekoni ĝin...Same en la angla...

kaj la hispana...

Mi informiĝis kaj eltrovis, ke oni povas uzi la interpunkciaĵojn kiel en la propraj lingvoj.
Do, vi pravas. Eble estas germana precizeca fervoro. ;))

Mi rimarkis ke germanaj esperantlingvanoj estas tre persvademaj por imponi germanismojn...

En Esperanto komo estas rekomendinda antaŭ subfrazo.
Laŭ mia scio, tio ne estas 'komo sindromo' nek germanismo, nek anglismo aŭ alia ismo.

Dankon Gyuri :))

Pri la komoj mi emas pravigi Espi-on kaj Gyuri-on. Sacredceltic devus legi la libron "1887 kaj la sekvo..." de sia samlandano Gaston Waringhien kaj kompreneble la verkojn de Zamenhof mem.
Ankaŭ al ni nia lerneja instruisto diris, ke oni ne rajtas meti komon antaŭ "en" (kaj en la nederlanda), sed mi kredas, ke en Esperanto oni uzu ĝin por distingi inter "kaj", kiu ene de frazo montras plurajn samfunkciajn vortojn, kaj (eble bedaŭrinde) la sama vorto "kaj", kiu enkondukas novan frazon. Ĉiukaze mi mem (se mi ne forgesas) metas komon, se "kaj" enkondukas frazon, kiu havas malsaman subjekton ol la antaŭa frazo.
Mi ja konscias, ke en la angla oni metas komon post tempa aŭ loka kaj similaj difinoj: This morning, he ...
Kaj mi ĉiam pli ofte vidas la samon en la franca: Ce matin, il ...
Ĉu la parolantoj de tiuj lingvoj vere tiel rapide estas senspiraj? :)
Se oni uzas la programon Esperantilo por analizi kunmetitan frazon, ĝi ne akceptos la frazon, se mankas komoj en ĝi.

Dankon! korektite...
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #976652
added by sacredceltic, July 5, 2011
linked by sacredceltic, July 5, 2011
linked by sacredceltic, July 5, 2011
linked by sacredceltic, July 5, 2011
edited by sacredceltic, July 14, 2011
linked by marcelostockle, February 13, 2012
linked by mraz, November 24, 2014