
Li konfesis sin esti ateisto! = Li konfesis, ke li estas ateisto! (La verbo "esti" ne povas en la frazo esti transitiva!). Li konfesis sin esti ateisto. (La frazo " Li konfesis ... ateiston..." povas signifi, ke li mem ne estas ateisto, sed li konfesis (diris pri tio ke) iu alia estas ateisto!).

Ankaux uzado de "mem" sxajnas cxi tie stranga...

Kion vi proponas ?
La angla frazo ŝajnas signifi ke, eble, aliaj personoj konfesis esti ateistoj kaj li mem konfesis esti tiel.

Li konfesis, ke ankaux li estas ateisto.
"ankaux" bezonata se vere aliaj personoj jam konfesis pri tio, kaj ankaux li konfesis la samon.

Kion vi pensas pri "eĉ li" ?

Mi ne komprenis. Cxu vi povas skribi la plenan frazon por mi rigardu gxin?

ecx li konfesis esti ateisto

He avowed himself an atheist. = He declared he was an atheist.
avow [B'vaL] vt
(a)Fml (declare) to avow oneself a socialist, se déclarer socialiste;
(b)(admit) avouer, admettre (une faute);
to avow oneself beaten, s'avouer vaincu.
Jen frazo el Radio Polonia:
" Sarmieno el Kanariaj Insuloj konfesas esti ofta aŭskultanto de niaj programoj."
Laŭ ĉi tiu ŝablono mi dirus. "Li konfesas esti ateisto."

Jen alia ekzemplo el Vikipedio kun "konfesas esti"
"La organizo estas gvidita de la estraro — maskla grupo kiu varias laŭ grandeco, sed ekde 2010 konsistis el sep membroj[31], el kiuj ĉiuj konfesas esti inter la "sankte-oleumita" klaso kun la espero de ĉiela vivo." (la artikolo nomiĝas Atestantoj de Jehovo)

@Dejo
sed kiun diferencon vi faras inter "He avowed himself an atheist." kaj "He avowed being an atheist"?
cxu vi ne perceptas en la unua ke temas pri komparo inter li kaj aliaj?

Estas nenia diferenco en la senco.
"avow" estas transitiva verbo,do en la unua frazo "himself" estas la objekto, kaj "an atheist" estas adpudmeto (noun in apposition)
En la dua frazo "being an atheist" estas la objekto.

Eble mi havas solvon kiu plaĉos al ĉiuj:
Li konfesas sin ateista.
Kaj oni povas pravigi tion kiel en la frazo "Li farbas la domon ruĝa."
http://bertilow.com/pmeg/gramat...a/objekto.html

@Dejo
OK, do mi maltradukis la anglan.
Mi korektas.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #298559
added by sacredceltic, July 8, 2011
linked by sacredceltic, July 8, 2011
linked by sacredceltic, July 8, 2011
edited by sacredceltic, May 5, 2012
unlinked by sacredceltic, May 8, 2012
linked by sacredceltic, May 8, 2012
edited by sacredceltic, May 8, 2012
edited by sacredceltic, May 8, 2012
linked by Maksimo, May 9, 2012