
Ŝajnas al mi, ke la frazo estus pli eleganta kaj pli facile komprenebla, se vi uzus "igi", ekzemple jene:
"Iam/Antaŭe oni serĉis armeojn por bataligi ilin en lando. Nuntempe oni serĉas landojn, kie bataligi armeojn."

sed tiel, ni perdas la konduko...Ĉu ekzistas prefikso por tio?

Miascie, ne.
Sed mi ne vidas neceson aldoni "kondukon". Akvon kaj gason kaj petrolon oni kondukas (per tuboj) kaj eĉ aŭtomobilojn, sed armeojn... hm...
Eble "sendi" taŭgus.
Kiel Cherpillod instruis al ni en Plouezec: ne traduku la vortojn, sed la sencon.
Evidente, se Usono volas, ke siaj armeoj militu en Irako, ili devas sendi/konduki/irigi ilin tien.

sed ĉu vi pensas ke "sendi armeon" pli taŭgas ol "konduki armeon"?

Tio dependas de la kazo. "Konduki" estintus pli bone en la kazo de s-ro Bush, ĉar kaze de "konduki" li devintus kuniri. Por "sendi" sufiĉas alglui poŝtmarkon :)
(Almenaŭ laŭ mia lingvosento)

kie > kien

Korektite, dankon !
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #993316
added by sacredceltic, July 16, 2011
edited by sacredceltic, July 20, 2011
edited by sacredceltic, May 24, 2014