
eŭrOpa
Ĉu ne devus esti "La Volgo"? Estas ja ne io ajn...

Dankon pro via sciigo de la tajperaro.
Pri la uzo de difina artikolo antaŭ nomo de rivero: oni uzu difinan artikolon nur por indiki, ke temas pri io, kio estas jam difinita aŭ tuj estos difinata. Ĉar estas nur unu Volgo, ne necesas plu difini ĝin. Tial oni ne uzu artikolon.
Mi ĵus kontrolis en http://tekstaro.com/ per serĉtermino Jordan
Estis 90 trafoj, kaj ĉiam sen artikolo.
Se oni parolas pri vi, oni kutime ne diras "la" Manfredo (kvankam verŝajne estas miloj da, ĉu ne?). Oni ankaŭ ne diru "la Belgio", k.t.p. Tamen, tiukaze eblas uzi artikolon por plu distingi: La Manfredo, kiu kontribuas al Tatoeba.

Dankon pro via bona klarigo. Mi eble mispensis, ĉar germane la artikolo ĉi-kaze estas deviga.

Same en la nederlanda.
En iuj regionoj iuj emas eĉ aldoni difinan artikolon al personaj nomoj, kvazaŭ oni dirus "La Manfredo bonege scipovas Esperanton".
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1532746
added by GrizaLeono, June 9, 2012
linked by GrizaLeono, June 9, 2012
linked by wallebot, June 9, 2012
edited by GrizaLeono, June 9, 2012
linked by PaulP, 22 days ago