
1960: neunzehn|hundert|sechzig.

Skribite kiel unu vorto, ĉu ne?
Nekredeble... :)

Jes, oni skribas la nombron kiel unu vorto, do sen la vertikalaj strekoj. Longaj nombrovortoj en la germana estas vortomonstroj (Wortungetüme). Ankaŭ mi pensas tiel. ☺

Dankon, Lisa!
Kun via permeso, etan korekton:
... kiel unu vorton* :)
Tiun vorton, Wortungetüme, mi tute ne konas. Kion ĝi signifas, kaj kiel oni povas kompreni ĝin, nome, ĝiajn elementojn?

Dankon pro la korekto, kara Eldad!
La vorto ‘Wortungetüm’ konsistas el la partvortoj ‘Wort’ kaj ‘Ungetüm’ (monstro, io minace granda kaj sovaĝa). Oni povas nomi tiel vortojn, kiuj estas malbele longaj kaj malfacile legeblaj, do en tiu senco monstraj. Tiu esprimo estas klare negativa.
Mi jam aldonis ekzemplofrazon, kaj Alexander jam tradukis ĝin:
http://tatoeba.org/deu/sentences/show/1818443.

Bonege!
Mi lernas multe de vi.
Mi ĵus tradukis tiun ĉi vortmonstron kaj koncernan aldonan frazon en la hebrean.
Koran dankon!

Duplicates of this sentence have been deleted:
x #3709117
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1388964
added by Pfirsichbaeumchen, September 5, 2012
linked by Pfirsichbaeumchen, September 5, 2012
linked by Eldad, September 5, 2012
linked by Shishir, September 5, 2012
linked by Shishir, September 5, 2012
linked by Horus, January 20, 2015
linked by Silja, July 3, 2018
linked by Biderl, August 21, 2023