+ kiel
Laŭ mi "kiel" ne nepre necesas. La vorto "instruistino" povas esti konsiderata kiel predikato.
Mi tamen aldonis ĝin por komplezi vin :)
Hmm, ĉu oni povas uzi predikatan (sed nudan) substantivon simplo post netransitiva verbo? Mi ne certas, mi ne konas tian uzon. Mi kredas, ke tio nur eblas ĉe kelkaj verboj, kiel "esti" kaj "ŝajni", ekzemple...
Mi iom traserĉis interreton. Plej ofte oni uzas "aspektas kiel ...o", tamen en http://www.gutenberg.org/files/31348/31348-0.txt oni uzas ambaŭ formojn.
Ankaŭ en http://www2.math.uu.se/~kiselman/havanouea.pdf
"Esperanto kaj ˆgia literaturo tra la lupeo de la ˆsanˆgiˆganta (ˆcu jam ˆsanˆgiˆginta?) pensmaniero
pri lingvo kaj literaturo aspektas multe malpli devia fenomeno, ol ˆgi ˆsajnis
esti en la prilumo de la tradiciaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj..."
Sed la uzo sen "kiel" ĉe substantivoj vere estas malofta.
Laŭ nia instruisto la verbo "aspekti" estas iu formo de "esti": "esti laŭ la eksteraĵo", simila al "ŝajni".
Ni eĉ havis helpilon por memori tiujn verbojn: la komencaj literoj formis "nemarŝi" por: nomiĝi esti montriĝi aspekti resti ŝajni iĝi.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1335693
added by GrizaLeono, June 27, 2012
linked by GrizaLeono, June 27, 2012
edited by GrizaLeono, March 2, 2013