
Tiun frazon mi ne komprenas. Kio estas la franca "il"? "Un livre", "Un film"? Tiam en Esperanto devus esti "Ĝi". Sed la angla frazo parolas pri persono kiu malfruas ... Ĉu iu povas helpi?

Si vous parlez d'un personnage historique, par exemple un peintre. L'un pense qu'il est du XVe siècle et l'autre lui répond qu'il est plus récent (donc plus tardif) que ça.

Ankaŭ mi jam pli ol unu fojon stumblis preterirante tiun frazon, ĉar mi ne estis certa, kion kompreni. La signifo, kiun mi kredis plej verŝajna, estas tiu ĉi:
"He is more up to date than you think."/"He is less outdated than you think."
Kion vi opinias pri tia frazo:
"Lia epoko estis plimalfrua ol /pli proksima al ni ol ..."

lastatempa -> moderna/freŝdata
La diferenco inter la du estas laŭ mia kono, ke "lastatempa" estas tempe et-skala. Kiam temas pri epokoj, uziĝas "moderna". "freŝdata" ankaŭ ŝajnas ebla.

Ne. Temas pri traduko el la franca...

Mi scias.
"Il est plus récent que vous ne le pensez."
"Il est plus récent que tu ne le penses."
La temo ne estas la franca, sed la Esperanta frazo.
Vi mem jam klarigis en 2014:
"Se vi parolas pri historia figuro, ekzemple pentristo. Unu opinias, ke ĝi estas de la 15-a jarcento kaj la alia respondas, ke ĝi estas pli freŝa (do pli posta) ol tio." (Google Translate)
Pentristoj kaj historiaj figuroj ne estas "lastatempaj". Epokoj kaj personoj de epokoj estas "modernaj", dum "lastatempeco" ne estas transepoka. (Mi diris: "lastatempa" estas tempe et-skala.)
https://vortaro.net/#moderna_kd
moderna:
"Apartenanta al la nuna epoko, kontraste kun iu antaŭa; plej nova, plej freŝdata"

jes dankon mi scias, kion signifas moderna...

Mi ne komprenas « et-skala », ne ŝajnas al mi esperanta...

« Plus récent » ne signifas "moderna"
Assurbanipal estas « plus récent » ol Tutankhamon, sed li ne estas moderna...

Mi lasas etikedon. Ĝis, et-skalulo!

Kara Tepan, permesu al mi ne samopinii kun vi ĉi-foje. La frazo en sia nuna formo estas gramatike tute ĝusta. Do oni ne povas aldoni la etikedon „change or delete”. Maksimume oni povas dubi, ĉu la frazo estas la plej preciza traduko, sed erara ĝi certe ne estas laŭ mi. Plej preciza traduko estus laŭ mi „Li estas pli freŝdata, ol vi pensas”, kaj pri tio ni ŝajne ja samopinias ;-)

Saluton Paŭl! Dankon pro la atentigo. Mi forigis la etikedon.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #852991
added by sacredceltic, July 31, 2011
linked by sacredceltic, July 31, 2011
linked by sacredceltic, July 31, 2011
linked by sacredceltic, July 31, 2011
unlinked by PaulP, July 19, 2018