
Mi kredas, ke la frazo ne estas komprenebla tiel kiel ĝi nun statas. Mi helpiĝis de la aliaj frazoj, kaj tiamaniere komprenis la signifon.
Mi proponas la jenan ŝanĝon:
Tio estas pli malfacila ol tio, kion vi kredas.
aŭ:
Tio pli malfacilas ol tio, kion vi kredas.
Nun mi konstatas, ke la vorto "tio" ripetiĝas en mia propono. Ĉu eblas revortumi ĝin alimaniere?

"Tio (aŭ: Ĝi) estas pli malfacila ol vi pensas" estas sufiĉe normala esperanta frazo.

Jes, mi samopinias.

La sensubjekta verbo «malfacilas» sufiĉe oftas. La frazo estas en ordo laŭ mia opinio.

Mankas ĉi tie subjekto, kiu tamen aperas en la aliaj frazoj kaj plifaciligus la komprenon ĉi tie.

Sed mi akceptas vian opinion. Mi aldonis aliajn variantojn.

Tio estas vere enigma frazo.
Vi ĝis nun ne parolis pri la malantaŭo de la ekzemplo
"ol tio, kion vi kredas."
Kion reprezentu la vorto "tio"?
Ĝusta traduko estas
"ol vi kredas". Tiu traduko jam ekzistas.
La aserto, ke "sen subjekta verbo 'malfacilas' sufiĉe oftas", mi petas rekonsideri.
Ja eblas trovi relative ofte frazojn similajn al tiu ĉi:
"Malfacilas paroli tri lingvojn."
Sed en tiu ĉi frazo la subjekto estas "paroli tri lingvojn".
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2449
added by dominiko, August 20, 2011
linked by dominiko, August 20, 2011
linked by sacredceltic, August 20, 2011
linked by al_ex_an_der, October 18, 2012
linked by deniko, June 6, 2018