
Mi ŝanĝus interese>interesa
interesa priskribas la rakonton,
interese priskribas la manieron en kiu ĝi ŝajnis.

En mia sperto, anglalingvanoj emas konsenti kun vi. Multaj alilingvanoj, tamen, ofte preferas la adverban finaĵon. Mi estas anglalingvano, do mi malfacile povas juĝi la veran spiriton de la distingo en Esperanto. Mi serĉos en la POMEGO.

Ankaŭ mi konsentas, mi ĵus trovis saman aferon kun "aspekti june", sed poste en la PMEG trovis, ke ambaŭ eblas kaj ke Zamenhof mem uzis foje la adverbon, foje la adjektivon kun "aspekti".
Sur paĝo 367 oni trovas nur la formon "Li ŝajnis gasto en la hotelo.", sed ne formon kun adjektivo/adverbo. Do, la PMEG tie ŝajnas silenti...
Se vi volas eviti eraron, ŝanĝu la verbon al "aspekti"; tie ĉio ĝustas. ;)

Mi samopinias kun Dejo.
En NPIV estas diversaj frazoj de Z. Ekzemplo:
Nia lingvo devas ne ŝajni bona sed esti bona.

Se vi trovos ion en POMEGO, diru al mi. Intertempe mi trovis kelkajn frazojn en Tekstaro
1.El "Paroladoj de Zamenhof"
ĉar al ĉio oni povas alkutimiĝi, kaj kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa, tio morgaŭ aperas kiel io tute natur...
2. Dogmoj de Hilelismo
... timante, ke tio, kio teorie ŝajnis bona, en la praktiko..
3.La Faraono:
La ĉambrego estis granda, sed ŝajnis malvasta ...

Do, ŝajni+A estas certe pli bona formo. Ĝi ŝajnas pli bona. ;)
Ĉu vi ankaŭ trovas E-formojn en Tekstaro? Mi ŝatus scii, ĉu ambaŭ versioj funkcias...

Mi ŝanĝis la frazon al "...interesa". Kaj mi demandis al Bertilo pri pli detala klarigo. Se li respondos, mi aldonos komenton ĉi tie. Dankon al ĉiuj pro la diskuto.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #61383
added by Koninda, October 21, 2011
linked by Koninda, October 21, 2011
edited by Koninda, October 21, 2011
linked by sacredceltic, October 21, 2011
linked by sacredceltic, October 21, 2011
linked by marcelostockle, September 9, 2012