
Siberio --> Serbio/Serbujo

-> trie plej granda

La unua plej granda, la dua plej granda kaj la tria plej granda...
Kial "trie"??? Laŭ mi ĉi tie temas pri simpla vicmontra numeralo kaj neniel pri adjekto.

Ĉu ne mankas subjekto? Mi emas proponi, ke oni aldonu ne nur pronomon, sed la nomon de tiu urbo, sed tio prezentas iomete tiklan temon, ĉar ĝis la anonco de la sendependeco de Kosovo tiu urbo estis Priŝtino.

Jes, oni aldonu "Ĝi" komence de la frazo.

Al Muelisto: efektive estas multe da konfuzo pri tio, sed mi bazas min sur la jena regulo el la Monato-konvencioj:
Uzu "Kaunas estas la due plej granda urbo de Litovio" kaj ne "... dua plej granda ...".
Monato ne estas la akademio, sed la konvencioj estas tre zorge faritaj kaj kontrolitaj de pluraj akademianoj kaj tre bonaj lingvistoj.

Mi mem neniam skribus tiel: "trie plej granda". La "trie" simple ne estas gramatike klarigebla...
:-((

Mi ne komprenas. Adverbo povas rilati al adjektivo. Kiu estas la esenca diferenco inter "terure granda" kaj "trie plej granda"? La partikulo "plej" laŭ mi ne influas la gramatikan karakteron de la vortoj en la frazo.

Karaj Geamikoj!
Kiam Esperanto estos tiel same komplika lingvo, kiel - ekzemple - la angla, neniu volos ĝin lerni. Mia iama ĉefo, Kolomano Kalocsay per sia terure malfacila Gramatiko de Esperanto fortimigis milojn da hungaroj de Esperanto...
"Tria" respondas al la demando "kioma?", dume "trie" respondas al la demando "kiel kioma?", -kaj tiu ĉi lasta demando ne havas sencon.
Per tio mi finis ĉi tiun diskuton. Multsalute
Ludoviko Molnár
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #695972
added by esocom, November 6, 2011
linked by esocom, November 6, 2011
linked by marcelostockle, September 10, 2012
edited by esocom, April 6, 2015
linked by PaulP, April 6, 2015
edited by esocom, April 6, 2015
linked by PaulP, April 6, 2015
linked by PaulP, April 6, 2015
edited by PaulP, April 7, 2015
linked by mraz, April 8, 2015
linked by danepo, June 10, 2016
linked by glavsaltulo, January 14, 2020
linked by glavsaltulo, January 14, 2020