
@ GrizaLeono
Mi scias, ke estas korekta la frazo "Ni devintus diri al li la veron", laŭ "franca" vortumo.
Kiel vi konsideras "Ni devus havi dirite al li la veron", laŭ "portugala" vortumo?

Kara Carlosalberto,
la helpoverbo en Esperanto esence estas "esti", nepre ne "havi", kiel en iuj naciaj lingvoj (ankaŭ en la nederlanda, franca, germana, angla)
Mi ne scipovas la portugalan, tamen mirigas min, ke tiu lingvo uzas "havi" kiel helpoverbon. La verba formo "Deberiamos" pensigas min pri latina formo. La latina ne uzas "havi" kiel helpoverbon, ĉu ne?
La verba formo "devintus" estas kunmetita el la radikoj (precipe radikoj kun gramatika senco) kaj estas mallonga formo por "estus devintaj". Vi do povus skribi "Ni estus devintaj diri al li la veron."
Ankaŭ "Ni devus esti dirintaj al li la veron." ŝajnas al mi akceptebla frazo, sed nepre ne frazo kun "havi", nek kun "dirite". "Dirite" estas adverbe uzata _pasiva_ participo, kiu do - kiel ĉiuj adverboj - difinas nesubstantivecan vorton. Mi tute ne komprenas ĝin en ĉi tiu frazo.
Ne konfuzu aktivajn kaj pasivajn formojn.
Mi provos klarigi la diferencon:
"Mi diras ion" estas la aktiva formo.
"Io estas dirata de mi" estas la samsenca pasiva formo.
"Mi diris ion" estas aktiva formo
"Io estas dirita de mi" estas pasiva formo, kaj tiel plu.
Depende de la rakonta tempo, oni povas uzi estas/ estis/ estos
(aŭ estus, se temas pri kondiĉa frazo)
Depende de la tempa pozicio de tio, kion vi rakontas, vi povas uzi dirata/ dirita/ dirota.
Tiun pasivan formon oni povas mallonge diri jene:
"Io diratas de mi", same diritas, dirotas kaj diritas, diritis, diritos, kaj tiel plu.
Per tiaj kombinaĵoj oni povas ekzakte esprimi, kion oni volas diri. Sed kutime ne vere necesas tiom da precizeco.

Mirinda leciono.
Mi tre dankas al vi.

@ GrizaLeono
Bonvolu vidi tion:
Vi devas diri tion al ŝi. [Você deve dizer isso a ela.]
Tio devas esti dirita de vi al ŝi. [Isso deve ser dito por você a ela.]
Vi devus diri tion al ŝi. [Você deveria dizer isso a ela.]
Tio devus esti dirita de vi al ŝi. [Isso deveria ser dito por você a ela.]
Vi devus esti dirinta tion al ŝi. [Você deveria ter dito isso a ela.]
Tio devus esti dirita de vi al ŝi. [Isso deveria ter sido dito por você a ela.]
Ĉu vi vidas eraron?

Mi korektas (pli ĝuste: nur korektetas) sub viaj frazoparoj:
Vi devas diri tion al ŝi. [Você deve dizer isso a ela.]
Tio devas esti dirita de vi al ŝi. [Isso deve ser dito por você a ela.]
dirita --> dirata (en la nuna tempo. Mi ne scipovas la portugalan, mi do ne scias, ĉu tiu lingvo enhavas tiun participon. En la nederlanda ĝi ne ekzistas, ankaŭ ne en la franca, germana, angla, ... laŭ mia scio. En tiuj lingvoj ni devas uzi plurajn vortojn por precize esprimi la saman ideon. Ekzemple en la angla: Tio diratas = This is being said... has been said, ... - Mi ja ne estas lerta pri la angla!)
Vi devus diri tion al ŝi. [Você deveria dizer isso a ela.]
Tio devus esti dirita de vi al ŝi. [Isso deveria ser dito por você a ela.]
dirita --> dirata
Vi devus esti dirinta tion al ŝi. [Você deveria ter dito isso a ela.]
Tio devus esti dirita de vi al ŝi. [Isso deveria ter sido dito por você a ela.]
Vi estas bona lernanto, kara Carlosalberto!
La diferenco inter dirata/ dirita cetere ne ĉiam estas tiel klara. Se oni diras "Tio devas esti dirata", tio signifas, ke vi nun devas "esti diranta" tion, ke viaj lipoj nun moviĝas :-)
Se temas pri mallonga diro, mallonga parolado, la diferenco povas esti malpli ol sekundo. La dirataj paroloj estos baldaŭ diritaj :-)
Provi kompreni tion povas esti lacige! ... povas igi vin laca! ... povas lacigi vin! ... eble lacigas vin!
Lasta provo por hodiaŭ — poste necesos iom ripozi, necesos iom da ripozo, vi devos iom ripozi:
Tio hieraŭ estis dirota, ĝi nun estas dirata, kaj morgaŭ ĝi estos dirita.
(Tradukita en la portugalan laŭ la tradukmaŝino de Google: "Isso foi ontem ser dito, que agora está sendo dito, e amanhã vai ser dito." Tio povas esti fuŝa tradukaĵo :-)
Amike salutas Leo

@Carlos Alberto
Lernu multon kaj poste lernu, ke multon lernitan oni ne multe uzas. ☺
Ĉiam estas pli ol unu maniero diri ion. Eĉ se la strukturo de du frazoj tre diferencas — la signifo povas esti la sama (aŭ tre simila). Jen ekzemplo:
Mi devus esti dirinta tion al ŝi.
Estas domaĝe, ke mi tion ne diris al ŝi.
Bedaŭrindas, ke ...
Mi bedaŭras, ke ...

Muito obrigado a ambos!
E para não deixar sem correção o Google:
Tio hieraŭ estis dirota, ĝi nun estas dirata, kaj morgaŭ ĝi estos dirita.
Isso ontem estava para ser dito, agora está sendo dito, e amanhã terá sido dito. ☺

Duplicates of this sentence have been deleted:
x #3279806
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1023462
added by GrizaLeono, November 10, 2011
linked by GrizaLeono, November 10, 2011
added by Vortarulo, November 1, 2012
linked by Vortarulo, November 1, 2012
linked by Horus, January 20, 2015
linked by Horus, January 20, 2015