
Tom lasis la fenestron MALFERMITA.
= Tom lasis la fenestron (en stato) malfermita.
Sed:
Tom forlasis al fenestron malfermitan / malfermitan fenestron.
(Se la fenestro jam estis malfermita, kaj Tom foriras.)

malferma = malfermanta
foje uzata anstataŭ malfermita, sed ne rekomendebla.

Alex, vi intencis: "malfermata"
(vi erare skribis: malfermaNta).

Mi tute ne eraris, Eldad. Komparu ekzemple:
ferma kunsido = kunsido kiu fermas, finas, konkludas konferencon / kongreson ktp. - do ne temas pri fermita (aŭ fermata) kunsido, sed pri fermanta kunsido

@crnl727: bonvolu ŝanĝi "malferman" al "malfermita".
Tom lasis la fenestron *malfermita.

@Alex:
Mi certe konsentas kun vi. Pro eta miskompreno, mi kredis antaŭe, ke vi proponas "malfermantan" por la ĉi-supra frazo. Releginte nun la tutan diskutadon ĉi tie, mi konstatis, ke vi sugestas la ŝanĝon:
malferman => malfermita
pri kio mi absolute samopinias.
Amike, Eldad

Duplicates of this sentence have been deleted:
x #2621493
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1242237
added by crnel727, December 12, 2011
linked by crnel727, December 12, 2011
linked by Eldad, December 12, 2011
edited by marcelostockle, July 27, 2012
linked by marcelostockle, July 27, 2012
linked by Horus, January 20, 2015
linked by glavsaltulo, September 8, 2020