menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #1643977

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

Vortarulo Vortarulo February 16, 2013 February 16, 2013 at 2:19:34 AM UTC flag Report link Permalink

Ili eskapis kun unu policisto/policano.

Cetere, ĉu "garantikaptintoj" vere estas la plej taŭga vorto? Mi ne komprenus, pri kio temis, se mi ne legus la germanan aŭ francan tradukon. Eble pli bone "ostaĝkaptintoj"?

GrizaLeono GrizaLeono February 16, 2013 February 16, 2013 at 11:41:25 AM UTC flag Report link Permalink

Jen, kio troviĝas en http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_O
ostaĝ·o → garanti·kapt·it·o, garanti·ul·o
La radiko "ostaĝ" estas neoficiala.
Almenaŭ en la nederlanda la vorto "gijzelaar" estas konfuza, ĉar vorto finiĝanta per "aar" kutime indikas faranton de iu ago, iston. Ekzemple "molenaar" estas muelisto, "dienaar" estas servisto, "handelaar" estas komercisto.
Ĉi-kaze "gijzelaar" ne "gijzelt", sed "wordt gegijzeld", ne mem kaptas, sed estas kaptata.

Cetere, "ostaĝo" en tiu senco ne estus la aĝo de osto. :)


Vortarulo Vortarulo February 17, 2013 February 17, 2013 at 1:59:14 AM UTC flag Report link Permalink

Mi ne ĉiam ŝatas la ofte laŭvolajn decidojn de Bona Lingvo.
Fakte "ostaĝo" jam delonge estas oficiala radiko. Mia malnova PIV de 1970 enhavas ĝin. Mi unue pensis, ke temus pri homoj, kiuj kaptis iujn garantiojn, germane, eble simile al la germana "Schnäppchenjäger" (ĉu vi konas/komprenas tiun ĉarman esprimon?). :)

Sed en ordo, mi akceptas ĝin. Ankaŭ la PIV-klarigo uzas la vorton "garantio".

al_ex_an_der al_ex_an_der February 17, 2013 February 17, 2013 at 3:35:15 AM UTC flag Report link Permalink

Garantikaptinto aperas kiel home uzata vorto nur ununuran fojon en la reto; nome en tiu ĉi supra frazo. Duan fojon ĝi aperas en komputile produktita listo, kiu do sendube ĉerpis ĝin ankaŭ el la sama frazo.
http://norma.lt:8080/eo-norma-l...s-compound.txt

En la vortolisto de la Bona Lingvo legeblas

ostaĝigi

ostaĝ·ig·i → garanti·kapt·i

ostaĝo

ostaĝ·o → garanti·kapt·it·o, garanti·ul·o

Mi miras, ke oni pretervidis la vortojn "forkapti" kaj "forkaptito" kiuj jam delonge hejmas en nia bona Esperanto.

GrizaLeono GrizaLeono February 19, 2013 February 19, 2013 at 12:13:34 PM UTC flag Report link Permalink

Al Vortarulo:
mi pardonpetas pro mia malfrua respondo. Kelkfoje Tatoeba nealireblas, kaj poste estas risko, ke mi ne plu atentas mesaĝon...
> Fakte "ostaĝo" jam delonge estas oficiala radiko.
Sed same fakte ĝi troviĝas en neniu Oficiala Aldono, ĉu ne? Ĝi do restas neoficiala.
PIV ĉiam aldonas la staton de oficialeco al radikoj. * indikas fundamentecon, Oficialaj Aldonoj estas markitaj per cifero.

Nu, oni rajtas kritiki la liston SSV (Simpla Samsignifaj Vortoj) kaj precipe proponi pli taŭgan vorton. Miascie Renato Corsetti administras tiun liston ĉe http://www.bonalingvo.org/index...ignifaj_vortoj
Aliflanke Esperantistoj konsciu, ke nenecesa aldono de radikoj malfaciligas la lernadon de nia lingvo kaj tial kontraŭas la celon.

Al Alexandro:
Mi ne certe memoras, ĉu "forkaptito" estis diskutata en la listo "la bona lingvo". Mi devus traserĉi la forumon.

Metadata

close

Lists

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #1134362Les preneurs d'otages s'échappèrent avec un policier, malgré un court échange de tirs..

La garantikaptintoj eskapis malgraŭ mallonga interpafado.

added by GrizaLeono, June 24, 2012

La garantikaptintoj eskapis kun policisto malgraŭ mallonga interpafado.

edited by GrizaLeono, February 16, 2013