
1962: mil naŭcent sesdek du

Ĉu ne "En la mil-naŭcent-sesdek-dua jaro (post Kristo)"?

Ŝajnas al mi evidente,
ke temas pri "la jaro 1962", kiu
samtempe estas "la 1962-a jaro".
La vortoj "post Kristo" oni povas mense aldoni, sed malofte oni vidas ilin ne skribitaj. "Ĉu tiu kristanismocentra akcento konvenas al lingvo destinita por ĉiuj homoj?", oni povas demandi, kaj aldoni, ke kalkulante per 30 jaroj da vivodaŭro laŭ la reguloj de la matematiko necesas diri "la 1932-a jaro post Kristo" anstataŭ "la 1962-a..." aŭ precizige skribi "la 1962-a jaro post la naskiĝo de Kristo", kion vi, estante precizema homo, supozeble konfirmos. Nu ankaŭ pli ĝeneralaj kompletigoj, ekzemple "... jaro de ni erao" aŭ "jaro laŭ nia tempokalkulo", estas oscedige longaj. Kaj ŝajne en la lingva praktiko sufiĉas diri nur la nombron. Analoge ja ankaŭ sufiĉas diri "lerni la nederlandan" por kompreni "lerni la nederlandan lingvon". Restas al mi nur, ke tiu ekskurseto en la filozofion de la tempo ne efikis tro oscedige. ☺ ☺ ☺

Mi bedaŭras, se mia supra komento
"1962: mil naŭcent sesdek du"
konfuzis. Tio ne estas ŝangopropono, sed indiko de prononco. Komenton pri la kialo, vi povas legi tie:
http://tatoeba.org/epo/sentences/show/1922319

Mi konsentas pri la ne-aldono de "post Kristo" aŭ simila aldono. Mi iom ŝerce aldonis ĝin en mia reago al via komento.
Kiam mi skribis "En mil naŭcent ..." iu kontribuanto riproĉetis min, kaj proponis uzi "En la mil-naucent...-a jaro". Li baziĝis sur la skribmaniero, kiun uzis Zamenhof.
Aliulo aprobis mian manieron skribi tion. Li asertis, ke jarnombroj pli kaj pli estas konsiderataj kiel propraj nomoj.
Ni do povus skribi: En 2012/ En du mil dek du/ En la 2012a jaro/ En la du-mil-dekdua jaro/ MMXIIa ... (kaj eble transskribi tiujn nombrojn laŭ aliaj religiaj aŭ politikaj sistemoj - ĝis ĉiuj diskoj ĉe Tatoeba plenplenas :)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1761152
added by GrizaLeono, August 10, 2012
linked by GrizaLeono, August 10, 2012
linked by Pfirsichbaeumchen, October 14, 2012
linked by al_ex_an_der, October 14, 2012
unlinked by al_ex_an_der, October 14, 2012
linked by al_ex_an_der, October 14, 2012
linked by Pfirsichbaeumchen, October 14, 2012
linked by martinod, November 16, 2021
linked by martinod, November 16, 2021
linked by martinod, November 16, 2021
linked by martinod, November 16, 2021
linked by martinod, November 16, 2021
linked by martinod, November 16, 2021