
Kion ĉi tiu frazo signifas? Ĉu ĝi temas pri instruistino, kiu aspektas kiel germanino/kies aspekto malkaŝas, ke ŝi verŝajne estas germanino? Aŭ ĉu ĝi signifas ion alian?

En mia lando, la homoj havas, ĝenerale, malhelan haŭton, kaj kiam oni havas blankan haŭton kaj traitarojn de Eŭropanoj, ni diras ke tiu persono aspektas kiel franco aŭ germano.
En la mezlernejo kie mi studis, ni havas instruistino de germana ke aspektas kiel germanino sed ŝi estis alĝerianino.

Ĉu oni en via lando diras pri ĉiu homo kun blanka haŭto, ke li aspektas kiel franco aŭ germano? Aŭ ĉu vi uzis la vorto ‘germanino’, ĉar la virino, pri kiu temas, instruas la germanan lingvon? Kion vi dirus, se vi vidus ŝin sur la strato, ne sciante, ke ŝi instruas la germanan lingvon?

Jes. Mi uzis la vorto ‘germanino’, ĉar tiu virino instruas la germanan lingvon sed ne sole por tio.
Se mi vidas ŝin sur la strato kaj mi ne konas ŝin, mi probable dirus: "Tiu virino aspektas kiel kristianino." En mia lando, ni uzas en la dialekta araba "ṛumi" kaj en la amaziĥa "aṛumi". Tiu vorto signifas "eŭropano", "franco" aŭ "kristiano". Tiu vorto venis de la nomo de Romo ĉar en la Mezepoko, ni konsideris ke ĉiuj fremdaj kristianoj estis de Romo.
Sed, mi povus ankaŭ diri ke tiu virino aspektas kiel germanino. Oni povus mencii diversajn europajn ŝtatanecojn en tiu kunteksto: francino, germanino, italino, hispano aŭ rusino.

>>>> Ĉu oni en via lando diras pri ĉiu homo kun blanka haŭto, ke li aspektas kiel franco aŭ germano?
Laŭ ni, ne ĉiuj homoj kun blanka haŭto estas kiel eŭuropoj. Ni diras tion principe pri la homoj kun delikataj trataroj, kun malgranda nazo, bluaj aŭ verdaj okuloj, k.t.p.

Multan dankon pro la klarigo. ☺

Nedankinde :-)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by Amastan, August 17, 2012
linked by Amastan, August 17, 2012
linked by Eldad, August 17, 2012
linked by Eldad, August 17, 2012
linked by Bah_Dure, August 18, 2012
linked by alexmarcelo, August 18, 2012
linked by Pfirsichbaeumchen, July 1, 2013
linked by Pfirsichbaeumchen, July 1, 2013
linked by OrangeTart, July 1, 2013
linked by duran, December 28, 2015
linked by fekundulo, April 12, 2017