
PIV registris "frekventi" en tiu maniero:
"frekvent/i = vizitadi"
kio signifas, ke estas preferinde uzi "vizitadi".

Mi ne kontraŭas ŝanĝi, sed kial ne uzi ankaŭ "frekventi", se tiu vorto ekzistas kaj est[a/i]s uz[a/i]ta?

Mi aldonis la de vi proponitan varianton.
Parenteze, mi kutime skribus:
Mi aldonis la varianton proponitan de vi.
Mi kredas, ke rusparolantoj kutime uzas la supran vortumon, nome, "la de vi proponitan" ktp.
Ĉu vere?

Kara Eldad!
La homoj, kiuj redaktis PIV estas ĝenerale sufiĉe akceptemaj pri vortoj, ankaŭ pri vortoj konsiderataj de multaj evitindaj neologismoj. Eblas konkludi, ke, se ili, tre malofte, tamen uzas la simbolon „=“ , tio esprimas fortan malrekomendon de la vorto je la dekstra flanko. Mi emas fidi al tio, ke tion la redaktintoj ne faras sen bone pripensitaj kaŭzoj. En la kazo de „frekventi“ mi ne konas la kaŭzon kaj eble indas demandi la redaktintojn per retmesaĝo pri tio.

Kvankam aŭ eĉ ĉar mi ĉirilate tute ne pensis pri etnaj preferoj, via observo estas interesa. Malgraŭ mia forta simpatio al parolantoj de la rusa (sed ne nur al ili) , mi emas komenti, ke se ni jam temigas preferojn de etnoj, min eĉ pli interesas la opinioj kaj preferoj de ĉinoj, koreoj, japanoj, vjetnamoj, indonezianoj kaj aliaj.

Bone, kiel skribite, mi ne kontraŭas.
Sed mi jam aldonis la varianton kun "vizitadis", laŭ via propono. Ĉu do forstreki la supran frazon, ĉu lasi ĝin?

Ĝi restu.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #953341
added by Eldad, August 31, 2012
linked by Eldad, August 31, 2012