menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #1810743

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

Eldad Eldad September 1, 2012 September 1, 2012 at 9:26:17 AM UTC flag Report link Permalink

Mi ne komprenas la Esperantan frazon. Ĉu vi povas klarigi ĝin? (ankaŭ surbaze de la germana frazo).

al_ex_an_der al_ex_an_der September 1, 2012 September 1, 2012 at 10:54:35 AM UTC flag Report link Permalink

Jen la problemo de traduko de frazo elŝirita el poezia kunteksto, en tiu okazo de dramo. :(
Unue vortoklarigo: Vokto estas titolo de mezepoka, kutime nobela oficisto, kiu administras teritorion kiel reprezentanto de ĝia posedanto aŭ reganto. La vorto devenas de la latina vorto "advocatus". (Zamenhof uzis la vorton ankaŭ pli ĝenerale por nomi superrigardistton, kontroliston de laboroj.)

En la dramo Wilhelm Tell (aŭtoro: Friedrich Schiller) aperas du voktoj de malsama administra ebeno. Unue "Burgvogt",kiu estas administranto de burgo/kastelo, kutime inkluzive de apuda urbeto kaj proksimaj vilaĝoj kaj "Landvogt", la administranto de pli granda regiono. En la tradukita frazo rolas "Landvogt". Mi skribis mallonge nur vokto. Se ni konsentas nomi la teritorion de la koncerna nobelo (kiel en la germana originalo) lando (tamen ne kongrua kun la moderna signifo de nacia ŝtato), tiam mi eble prefere skribu "..., sed ne landa vokto" aŭ simile.

En la dramo okazas, ke simpla civitano revenas hejmen, kaj ekscias, ke la "burga vokto" trudis eniron en la hejmon kaj postulis de la edzino de la civitano prepari por li (la vokto) banon, poste li eĉ postulas, ke ŝi amoru kun li. Tio ne okazos, ĉar tiam, kiel dirite, venas nia civitano, la edzino raportas la situacion kaj la edzo, kredante tion necesa por savi "mian honoron kaj tiun de mia edzino" sen longa hezito per hakilo kadavrigas la neinvititan gaston.
Baldaŭ poste li devas fuĝi. Persekutas lin la gvardio de la alia, eĉ pli alta administra oficisto, de la "landa vokto". Fuĝante li venas al lago kaj petas pramiston pri sava transporto al la transa bordo. Tion la pramisto rifuzas, ĉar intensa ŝtormo- igas la lagon danĝera. Petegoj kaj plendoj pri la mincanta morto flanke de la persekutantoj ne povas ŝanĝi la opinion de la pramisto.
En tiu momento tute hazarde alpromenas la granda heroo de la dramo Vilhemo Tell. Post kiam kelkaj ĉeestantoj priskribis kaj komentis la situacion, Tell diras al la pramisto tiun frazon:

"Kompatos eble tiu lago, certe ne la vokto, vi [do] provu tion [=la transveturon], pramisto!"

La signifo estas: Se tiu alta administra oficisto kaj ties armitaj persekutantoj kaptos la fuĝanton, ili tute certe mortigos lin, pri kompato ne eblas kalkuli. Eble ankaŭ la ŝtormvipata lago mortigos lin, sed ekzistas ŝanco, ke tio ne okazos, ke la boatanoj ne pereos sur la lago.

Eldad Eldad September 1, 2012 September 1, 2012 at 11:09:11 AM UTC flag Report link Permalink

Dankegon, kara Alex, pro la ege, ege interesa, erudicia kaj kleriga klarigo.

Nun mi certe komprenas la Esperanton, kaj efektive ankaŭ la germanan originalon (kiu estas iom mankanta, ĉar la sama verbo servas en ambaŭ propozicioj, se mi bone komprenis).

al_ex_an_der al_ex_an_der September 1, 2012 September 1, 2012 at 11:09:32 AM UTC flag Report link Permalink

En mia klarigo "mincanta morto" devas esti "minacanta morto".

Eldad Eldad September 1, 2012 September 1, 2012 at 11:10:55 AM UTC flag Report link Permalink

(jes, mi komprenis tiun ĉi tajperaron).

al_ex_an_der al_ex_an_der September 1, 2012 September 1, 2012 at 11:19:37 AM UTC flag Report link Permalink

"... la sama verbo servas en ambaŭ propozicioj ..."

Ĝuste. Temas pri stila figuro nomata zeŭgmo.
Detalojn klarigas Vikipedio:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Ze%C5%ADgmo

Kaj la germana artikolo pri la sama temo eĉ prezentas la supran tatoeban ekzemplofrazon:

http://de.wikipedia.org/wiki/Zeugma_%28Sprache%29

Eldad Eldad September 1, 2012 September 1, 2012 at 11:25:35 AM UTC flag Report link Permalink

zeŭgmo, dankon!
Pro tiu speciala formo mi ne certis pri la kompreno de ambaŭ frazoj. Mi legos poste viajn supre cititajn ligilojn.
Koran dankon!

Metadata

close

Lists

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #1808305Der See kann sich, der Landvogt nicht erbarmen..

Kompati povas lago, sed ne vokto.

added by al_ex_an_der, September 1, 2012

Kompati povas lago, ne la vokto.

edited by al_ex_an_der, September 1, 2012

Kompati eble tiu lago, certe ne la vokto.

edited by al_ex_an_der, September 1, 2012

Kompatos eble tiu lago, certe ne la vokto.

edited by al_ex_an_der, September 1, 2012