
;-)

Lo voglio provare, ma non lo prometto.

Fakte. Dankon.

Malpli litere sed pli “nature“:
Voglio provarci, ma non prometto niente.

Kion fakte signifas "provarci" ĉi-kuntekste?

“Provarci“ ĉi-kuntekste signifas “tentare“ provi, klopodi fari ion.
“ci“ signifas kutime “al ni“ sed ankaŭ: “a ciò“(al tio) , “di ciò“(de tio) ,“ in ciò“ (en tio), “su ciò“ (sur tio)....

Dankon.
Mi scias kiel uzi ĝin kiam temas pri "al ni", sed mi ne bone konas la uzon de "ci" kiel "al tio", "de tio", "sur tio" ktp.
Fakte, la italan mi lernis mem, ne en la universitato aŭ en la mezlernejo, aŭ en iu ajn privata kurso, do mi ne havas solidan, bazan konon de tiuj specialaj gramatikaj strukturoj.

“Ci“ signifas ankaŭ: “ lui, lei , loro“ kun la signifo de “kun li“, “Kun ŝi“, “kun ili“.
signifas ankaŭ “qui“( ĉi tie), sed ankau “lì“ (tie)...
..La beleco kaj la malfacileco de la “naturaj“ lingvoj.. :-)

Koran dankon! :)
Kaj... ja, bedaŭrinde...;-)
Fakte, mi rememoris antaŭe, ke mi lernis antaŭ kelkaj monatoj el libro kiu instruis la italan al hebreparolantoj; la plimulton mi jam konis (eĉ subkonscie, ĉar mi multe vidis kaj legis italajn variajn tekstojn ĝis nun), sed tiu libro servis por mi kiel resumo de mia scio, kaj mi kelkfoje eĉ konatiĝis kun novaj reguloj kaj novaj signifoj de konataj prepozicioj, aŭ "partikloj" kiel "ci". Do, se mi bone memoras, ili dediĉis almenaŭ unu tutan ĉapitron (ŝajnas al mi, ke eĉ pli ol unu) al tiu kara "ci"; mi baldaŭ prenos tiun ĉi libron kaj ripetos tiujn lecionojn (bedaŭrinde, ĝuste nun mi ne memoras, kien mi metis ĝin lastfoje ;-)).

;-))
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by al_ex_an_der, September 10, 2012
linked by al_ex_an_der, September 10, 2012
linked by al_ex_an_der, September 10, 2012
edited by al_ex_an_der, September 11, 2012
linked by al_ex_an_der, September 11, 2012
linked by martinod, May 17, 2015