
je?

Jes. Mi malŝategas alligi n-finaĵon al nomoj, kiuj ne finiĝas je "-o".
Marian... Maria'n... Fi!

Tion mi konjektis. Sed tiu "je" ne aspektas pli bele.
Tiu malnova debato estiĝis jam de la komenco de E°, kaj estis proponite enkonduki "na" antaŭ la celata vorto. Nu, kion fari. Mi preferas tamen skribi "Marian".
Amike

Eble "Voku al Tomaso kaj Maria"??

Mi proponas:
Voku Tomason kaj Marian* ĉi-vespere.
Ne taŭgas, laŭ mi, la uzo de kaj akuzativo kaj "je" en la sama kombinaĵo, ĉar tio elvokas ĉe la leganto alian ideon ol tio, kion vi celis.

Mi subtenas Eldadon.

Dankon!
Mi opinias, ke tie ĉi la plej bona rimedo estus prepozicio "na". Tamen ĝi ankoraŭ ne estas oficiale aprobita, do mi elektas n-finaĵon, disigitan de la nomo mem pere de apostrofo.
je Maria -> Maria'n

Interese! Do, vi uzas ĉi tie la turkan skribmanieron ;-)
Ŝerce. Plaĉas al mi via elekto, mi ne pensus pri tio.

Tio estas inventaĵo, ne mia, sed de Doktoro Esperanto. Jam ekde la tempo de la Unua Libro oni uzadas apostrofon por dis'ig'i vort'element'o'j'n, ĉu ne?

Fakte, vi tute pravas. Sed mi ne vidis tion uzata en Esperanto kaze de privataj aŭ familiaj nomoj - mi konas tion nur el la turka.

Ŝajnas al mi ke la priparolita problemeto estas certasence "arte farita" aŭ nenecesa. Ĉar vi mem faris pli trafan tradukon en via frazo 1871087 http://tatoeba.org/ita/sentences/show/1871087
"To call" ĉi tie klare signifas "telefoni al", ĉu ne? — dum "voki" signifas
1 Laŭtigi la voĉon, por turni al si ies atenton
2 Laŭtigi la voĉon, por komprenigi al iu, ke li venu aŭ ion faru
3 Iel sciigi al iu, ke li/ŝi devas veni; inviti
(signifo-difino de PIV)

Nu bone, oni ankaŭ povas voki iun telefone (laŭ difino 1), tio estas voki iun por poste interparoli. Sed ankaŭ en tiu okazo ne necesas "-n-o-umi", ĉar tre bone utilas la esprimo proponita de nimfeo "Voku al Tomaso kaj Maria"

Tamen la solvo, kiun vi, kun la helpo de sinjoro doktoro Zamenhof, trovis ja estas uzebla.

La angla vorto "call" povas signifi kaj "telefonu" kaj "voku".
Tiuj du tradukoj estas malsamaj kaj egale aplikeblaj. Mi do decidis fari du esperantajn tradukojn de sola angla frazo.

Danke al via klarigo mi komencas kompreni, kion esprimu tiu frazo; ĉu la (fina) celo do estas, ke Tom kaj Maria venu?

Jes.

Bone. Dankon!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1871061
added by soweli_Elepanto, September 27, 2012
linked by soweli_Elepanto, September 27, 2012
edited by soweli_Elepanto, September 28, 2012
linked by glavsaltulo, May 13, 2019
linked by glavsaltulo, May 13, 2019