
"ke li estis tie ĉi", ĉu ne?
"kio okazis tie ĉi"= o que esteve aqui
Korektu min, se mi eraras.

"eĉ ne on" - mi ne konas tiun ĉi esprimon. Ĉu oni uzas ĝin en Esperantio?

Memorigo.

Jes, kara amiko, vian komenton mi ne forgesos. Tamen de tempo al tempo mi ja devas dormi, manĝi, labori ... ☺

Pardonon, certe!
(se mi memorigas vin, kaj vi ne tuj rigardas aŭ korektas, ne gravas, mi atendos (kaj akceptu mian pardonpeton ĉi-rilate, anticipe); la kialo pro kiu mi memorigas estas plej ofte, ke mi mem forgesos poste! :) Do, fakte, nur temas pri mi mem.
Bv. legi mian antaŭan komenton supre, rilate la enhavon de la frazo. Mi ne certas, sed mi mem tradukis ĝin en la anglan, kaj Alex (Marcelo) komentis, ke ĝi estis ĝusta.

Bv. ignori la lastan parton de mia komento.
Havu bonegan tagon! :)

Dankon pro la atentigoj:
eĉ ne one = eĉ ne iomete = neniom
Mi aldonos la sinonimojn.
Nu pri "que esteve aqui" mi komplete eraris. Kial mi entute provis traduki portugalan frazon, kiu ne estis tute klara al mi? Nu, tiu frazo estis tiel soleca; do mi sentis kompaton. ☺ ☺ ☺

Ja, mi kredis, ke temis pri "eĉ ne one", sed mi ne povis esti certa, ke tion vi celis :)
Pri l' kompato - mi tute konsentas! :D

Mi konfesas, ke okazas foje, ke mi pretervidas komentojn, sed mi klopodos eviti tion, rigardante laŭeble ankaŭ la jam ne plu antaŭajn komentopaĝojn. Memorigoj estas nepre bonvenaj. Kredu al mi: Mia supra komento celis pli ŝerci ol riproĉi. Humura reago al senteto de surprizo. Mi esperas, ke mia matenhumora humuro ne estas komprenata kiel malĝentilaĵo, sed eble tamen estas tiel (?)

En ordo, kara. Tute akceptite, kaj nun - priridite :)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1882892
added by al_ex_an_der, October 2, 2012
linked by al_ex_an_der, October 2, 2012
edited by al_ex_an_der, October 2, 2012
edited by al_ex_an_der, October 2, 2012
linked by al_ex_an_der, October 2, 2012