
Tiun frazon mi kun bedaŭro ne komprenas.

Mi bedaŭras, ke vi ne komprenas ĝin!
Estis jam tradukoj por "Je n'aime pas l'école": Mi ne ŝatas lernejon ktp...
Por mi, ne temas pri la loko (lernejo), sed pri la instrua momento, aŭ enhavo, t.e. la klaso. Do mi celis redoni tiun sencon...
Mi atendas plian komenton vian, eventuale proponon. Dankon

Eble la tradukon influis tiel nomata "trompema amiko". Ekzemple la angla vorto "class" povas havi signifon, kiun la vorto "klaso" en Esperanto ne havas; nome la signifon de "kurso", de "instruhoro" aŭ ĝenerale de "instruado". Tiam plej ofte oni uzas la pluralon "classes".
Mi kredas, ke en la supra ekzemplo konvenas
"lernejan instruadon"
"lernejajn instruhorojn"
"lernejajn lecionojn"

Dankon pro viaj diversaj kaj sagacaj proponoj.

Dankon, kara freŝbakita nobelpremiito; dankon, ankaŭ al vi, ĉar ni sukcesis superi la reciprokan bedaŭron. :D

Be, bedaŭro ne daŭru!

Mi ne povis ne ŝteli kaj eternigi vian sloganon. ☺
--> http://tatoeba.org/eng/sentences/show/1921297
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3881
added by nimfeo, October 13, 2012
linked by nimfeo, October 13, 2012
edited by nimfeo, October 14, 2012