
to lie still = kuŝi senmove

la angla estas duasenca : to lie = mensogi

Mi kredas, ke laŭ la nuna vortumo de la angla, la traduko "ke vi mensogu plu" ne validas.
Nur validas "ke vi kuŝu senmove".
Mi dirus, ke "I want you to lie for a few hours" ja povas esti komprenata kiel:
Mi volas ke vi mensogu por kelkaj horoj".
Tamen, kun la aldono de "still", ĝi ne ŝajnas valida traduko.
Kion vi opinias?

@sacredceltic
Kaj vi opinias, ke la traduko "mensogi" taŭgas?

Vidu, carlosalberto,
Laŭ mi, la traduko kiu validus ĉi tie estus "ke vi kuŝu senmove" (kaj tiel mi ĵus tradukis ĝin en la hebrean).
Sed mi provis "ludi la rolon" kaj alpreni la logikon de sacredceltic, kaj montri, ke tia vortumo ne taŭgus ĉi tie, pro la ekzistanta formo de la angla frazo.

Ĉar se temus pri "Mi volas ke vi mensogu plu por kelkaj horoj", la angla estus vortumita:
I want you to lie for a few more hours.
or:
I want you to still lie for a few more hours.
Ĉar ambaŭ vortumoj ne aperas ĉi tie, laŭ mi, estas nur unu maniero kompreni la frazon:
Mi volas, ke vi kuŝu senmove por kelkaj horoj.

@Eldad
Ĉu vi kredas, ke oni povas peti de iu, ke li mensogu dum kelkaj horoj?

La vero estas, ke jes. ☺
Mi imagis iun scenarion, en kiu iu ludis rolon, kaj mensogis dum unu tuta tago por iu televida programo, ĉar li ne volis, ke la ĉefa gasto sciu, ke oni pretigas grandan surprizon por li. Do, ĉar io ne marŝis tute laŭplane, oni petis de la edzino de tiu gasto, ke ŝi daŭre mensogu al li kaj daŭre kaŝu de li la veran kialon, pro kiu ili estas invitataj al la scenejo post kvin aŭ ses horoj.

@Eldad
Mi ne komprenas la problemon...
La frazo ne temas pri "more hours"...please read again.

= I want you to lie...still for a few hours
I want you to sing still for a few hours.

@Eldad
Vi ja havas dramistan talenton!

@carlosalberto
Dankon. ☺

☺
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2026591
added by sacredceltic, November 21, 2012
linked by sacredceltic, November 21, 2012
linked by GrizaLeono, January 28, 2013
linked by PaulP, May 15, 2015
linked by PaulP, May 15, 2015
unlinked by PaulP, May 15, 2015