
Im Nahen Osten - mi proponas traduki:
"en la Mezoriento"
ĉar tiu "Proksima Oriento", aŭ Proche Orient, egalas al Mezoriento, aŭ Middle East, se mi ne eraras.

Amiko "Elefanto", mi sekvas vi proponon.
Amiko Eldad, pri tio esperantistoj jam longe diskutas, interalie en Vikipedio. Mi uzas nomproponon, kiu ŝajnas al mi konsekvenca, eĉ se ĝi sonas nekutima por oreloj (ankaŭ al miaj) kiuj delonge konas la nomojn elpensitajn laŭ angla (Meza Oriento) aŭ germana (Proksima Oriento) vido. En internacia lingvo ja konvenas iam finfine komenci pensi internacie, ankaŭ parolante pri geografio, kaj mi deziras subteni tiun tendecon. La vantaĝo de la nomo "Okcidenta Azio" estas, ke ĝi estas sendependa, de la starpunkto. Samtempe mi plene akceptas, ke vi preferas kaj uzas alian nomon.
La staton de la diskuto respegulas la fakto, ke la nomo de la vikipedia artikolo malgraŭ ĉiuj kritikoj estas "Mezoriento". http://eo.wikipedia.org/wiki/Mezoriento
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2059120
added by al_ex_an_der, December 5, 2012
edited by al_ex_an_der, December 5, 2012