
> estis evidenta
Wennergren en PMEG pri tio kaj ĝi:
Iafoje oni povas heziti inter tio kaj ĝi. Normale oni uzas tio pri io nedifinita, kion oni ne povas aŭ volas nomi per preciza O-vorto. Nepre oni uzu tio por reprezenti ion, kio estis esprimita per tuta frazo. Oni uzas ĝi por io difinita, kiun oni antaŭe esprimis per O-vorto, kaj kion oni povus ripeti per la sama O-vorto kun la aŭ alia difinilo:
Ŝi rakontis belan fabelon. Tio estis tre amuza. Amuza estis tio, ke ŝi rakontis fabelon. Tio reprezentas la tutan antaŭan frazon.
Ŝi rakontis belan fabelon. Ĝi estis tre amuza. Amuza estis la fabelo. Ĝi reprezentas la frazparton la (bela) fabelo.
Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo? La parolanto aŭdis sonon nesciante, kio kaŭzis ĝin. Tio do reprezentas malfacile difineblan aferon.
Mi aŭdis, ke branĉo rompiĝas. Ĉu ankaŭ vi aŭdis tion.
Mi aŭdis strangan sonon. Ĉu ankaŭ vi aŭdis ĝin?
Zamenhof iafoje uzis ĝi, kiam oni nuntempe preferas tio.

estios → estis

eviodenta → evidenta
Mi aldonis ankaŭ etikedon "@change", kaze ke post du semajnoj ni devos korekti la frazon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #42061
added by Alois, December 19, 2012
linked by Alois, December 19, 2012
linked by fekundulo, December 20, 2012
edited by al_ex_an_der, January 10, 2013