
Eble "koncerne siajn korojn" aŭ "laŭ siaj koroj"?

Mi ne rimarkis, ke la frazo estas de Zamenhof. Cetere en la hungara estas singularo, ĉiu havas nur unu koron.En pluralo estus: szíveikben. Eĉ, ni uzas singularon ankaŭ koncerne la parajn organojn. Ekz.: Mi vidas en *vian renon*.

Mi trovas ĝin vere stranga, ke Zamenhof decidis uzi la singularon. Nu, sed se estas Zamenhof-frazo, tiam mi ne plendas. ;)

Kara Aleksandro40, nur en la hungara ni uzas singularon. En Esperanto ankaŭ ni devas uzi pluralon: Mi vidas en viajn renojn, same ni devus diri en Eo: en viajn okulojn mi rigardas parolnte al vi. En la ekzemplo devus esti: Ili estas ankoraŭ infanoj koncerne siaJn koroJn. Zamenhof mem agnoskis, ke restis eraroj en la Fundamento de Esperanto. Sed kun la evoluo de la lingvo, uzante ĝin tiujn erarojn ni mem povas korekti.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2220049
added by Aleksandro40, February 13, 2013
linked by Aleksandro40, February 13, 2013
linked by fekundulo, February 13, 2013