
-> Ĉesigu viajn stultaĵojn, se ne mi krios.

Ĉar la aŭtoro dum longa tempo ne reagis, mi korektis la frazon.

Sed la aŭtoro estas ĉi tie la tutan tempon – se vi simple afiŝus memorigon, li certe korektus :)
Cetere, mi poponus aldonan ŝanĝon, kion vi opinias pri ĝi:
Ĉesigu viajn stultaĵojn, se ne – mi krios.
(aŭ simple komon, anstataŭ la streketo).

Ups, pardonu Nimfeo, mi ne rimarkis, ke temas pri via frazo. Mi lastatempe korektas centojn da malnovaj eraroj, kaj eble tro rapide agas.

1. Nepre necesas aldono de mankanta komo.
> Ĉesigu viajn stultaĵojn, se ne, mi krios.
La graveco de la komo malantaŭ "ne" pli bone evidentiĝas tiel:
Ĉesigu viajn stultaĵojn, se ne mi krios, sed iu alia.
Se ne mi krios, sed iu alia, (nur tiam) ĉesigu ...
2. Miaopinie temas pri du apartaj frazoj kun malsama karaktero; unu postula kaj unu deklara.
Ĉesigu viajn stultaĵojn! Se (vi) ne (faros tion), mi krios.
La postulo ne estas ligita al kondiĉo. Tamen tion "se" unuavide sugestas. Nur poste oni eltrovas, ke "se" enkondukas la kondiĉon de la kriado.
Tial mi pledas por du apartaj frazoj aŭ uzo de punkto-komo.
> Ĉesigu viajn stultaĵojn; se ne, mi krios.

"Aleksandro has a point", kiel dirus Obama.

"Germany: 1 point
L'Allemand: 1 point"
:)))

I had the first point ;-)

Fakte jes! Mi konfesas, ke mi estis neatenta kaj ne rimarkis tion. Korektita rezulto: "Germany: 0 points".

;-)

Dankon al ĉiuj!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2932335
added by nimfeo, December 15, 2013
linked by nimfeo, December 15, 2013
edited by nimfeo, April 3, 2014
edited by nimfeo, April 3, 2014
edited by PaulP, June 6, 2014
edited by nimfeo, June 6, 2014
linked by Pfirsichbaeumchen, June 6, 2014