
Ne, Manfredo.
En tia frazo "siaj" ne taŭgas, nur "liaj". "Siaj" ne povas aperi (nome, ne laŭgramatike) en aparta frazo, per si mem.

... kaj ĉi tie temas pri aparta frazo:
"ke liaj amikoj vidu lin" ktp.
"sia" povas aperi nur en la ĉefa frazo, apude de la subjekto.

"Mi nenion komprenas pri gramatiko." — Mi asertas: Tio tute ne eblas! Vi ja uzas Esperanton, kio ne eblus, se vi ne havus komprenon de ĝia gramatiko. Aliaflanke: kiu perfekte komprenas la gramatikon tutan kun ĉiuj ĝiaj detaloj kaj detaletoj? Kiel Eldad jam menciis, en la supra frazo necesas atenti specialan cirkonstancon. "Si", "sia", "siaj" neniam povas ludi la rolon de subjekto. Tial "liaj amikoj". Cetere vi pravas: ĝenerale "liaj amikoj" ja povas signifi ankaŭ "la amikoj de iu alia". Se estas tiel oni normale ekscias tion el la kunteksto. Ĉar supre mankas tia aldona informo, oni povas trankvile konkludi, ke temas pri la amikoj de Tomo. – Ja krom Tomo neniu alia persono estas menciita. Do ni simple ne povas rilatigi "liaj" al alia persono.

Dankon, pripensite la aferon, mi nun finfine komprenis ĝin.
(Kelkfoje oni estas vera stultulo.)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2987960
added by Pfirsichbaeumchen, January 16, 2014
linked by Pfirsichbaeumchen, January 16, 2014
linked by Pfirsichbaeumchen, January 16, 2014
linked by Pfirsichbaeumchen, January 16, 2014
linked by Pfirsichbaeumchen, January 16, 2014
linked by Pfirsichbaeumchen, January 16, 2014
linked by martinod, January 16, 2014
linked by glavsaltulo, June 18, 2019