menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #3094538

info_outline Metadata
There is no sentence with id 3094538

Comments

al_ex_an_der al_ex_an_der March 14, 2014 March 14, 2014 at 11:46:10 AM UTC flag Report link Permalink

Cetere mi kredas, ke ni ĉiuj estas denaskaj atletoj, sed kreskis en tro malatleta ĉirkaŭaĵo.

GrizaLeono GrizaLeono March 14, 2014 March 14, 2014 at 7:43:46 PM UTC flag Report link Permalink

Tamen, mi opinias, ke simioj estas pli atletaj ol mi. :-)

al_ex_an_der al_ex_an_der March 14, 2014 March 14, 2014 at 7:50:11 PM UTC flag Report link Permalink

Ĉu ne ĉio dependas de la difino, kiun ni elektas.

Imagu jenan argumentaron:
1. Atleto estas speco de sportisto.
2. Sporto estas io, kion oni faras en sia libera tempo.
3. Simioj eĉ ne scias, kio estas libera tempo.
:)

Mi scivolas, ĉu vi prezentos alia argumentaron, kiu pruvas la malon. ☺

GrizaLeono GrizaLeono March 14, 2014 March 14, 2014 at 10:58:44 PM UTC flag Report link Permalink

Pri via unua argumento mi konsentas. Tion oni povas ankaŭ legi en http://vortaro.net/#atleto sub 1. (Bedaŭrinde ekzistas dua difino, kiu malpravigas la aserton, ke ni ĉiuj estas denaskaj atletoj. Preskaŭ duono de la naskitoj ne estas viroj — la dua difino en tiu PIVa paĝo mencias nur "viro", kaj alia procento ne estas fortuloj.)

Via dua punkto ŝajnas al mi ne tre ĝusta (fakte, mi scias preskaŭ nenion pri sporto, mi do ne kuraĝas firme aserti ion pri tio). Mi kelkfoje aŭdas paroli pri sportaj profesiuloj. Ĉu tio, kion ili faras dum sia laboro, ne estas sporto?

Pri via tria argumento: por scii, kiom simioj scias, oni estu simio, ĉu ne?
Mi povas nur aserti, ke mi ne scias, kiom simioj scias pri libertempo. :-)

al_ex_an_der al_ex_an_der March 14, 2014 March 14, 2014 at 11:14:06 PM UTC flag Report link Permalink

Vian atentigon pri profesiaj sportistoj mi atendis.
Tio igas min memori pri statistiko, kiun mi vidis okaze de la olimpiaj ludoj. Ĉu tie ne partoprenu nur amatoroj? Mi memoras, ke ekzistis / as? tiu regulo. Sed multaj landoj pagas amason da mono, kiam sportisto gajnas medalon. Kvankam la sumoj varias laŭ lando kaj medalo, ili ĉiam sufiĉas por vivi kaj trejni sin dum unu aŭ pluraj jaroj. Krome multaj sportistoj estas armeanoj, kiuj ricevas garantitan soldatan aŭ oficiran salajron, sed estas liberigita de ĉia laboro krom la trejnado. Do ili ja estas profesiuloj, ĉu ne? Mi konfesas, ke mi malproksimiĝis de la origina demando.

al_ex_an_der al_ex_an_der March 14, 2014 March 14, 2014 at 11:16:20 PM UTC flag Report link Permalink

Legu: "garantiitan"

Horus Horus February 14, 2021 February 14, 2021 at 7:32:07 AM UTC flag Report link Permalink

Please go to #2074229.
This sentence has been deleted because it was a duplicate.

Metadata

close

Logs

Tomo estas denaska atleto.

added by GrizaLeono, March 14, 2014

linked by GrizaLeono, March 14, 2014

linked by nimfeo, July 12, 2015

unlinked by Horus, February 14, 2021

unlinked by Horus, February 14, 2021

Tomo estas denaska atleto.

deleted by Horus, February 14, 2021