
lumigu

Dankon.

Ĉu "dekliniĝi" estas la ĝusta vorto en ĉi tiu kunteksto?

Hm! Mi kontrolis la signifon en PIV. Ne estas ekzemploj pri turno de aŭtomobilo.
Eble "... antaŭ ol turni la aŭton por averti aliajn ..."
Kion vi opinias?

deturniĝi laŭ dana-esperanto-vortaro
http://www.vortaro.dk/#/dreje%20fra
→ Signalu turnon antaŭ ol deturniĝi, por averti aliajn kondukistojn.

Dankon. Mi ŝanĝis la verbon.

miaopinie, "Intermite lumigu" povus signifi: mallongtempe enŝaltu la distancan
lumon (por averti la kontraŭdirektan trafikanton pri io)

Laŭ la vortaro, kiun mi uzas, la germana vorto signifas:
blinken: brili, flagreti, intermiti, lumsignali, trembrili
Eble tiu listo estas nekompleta.

Ne, ĝi ne estas tre kompleta. Kial ne simple uzi "blinki"? Ekzemple: Ne forgesu uzi la blinkilojn antaŭ ol ĝiri por averti la aliajn ŝoforojn.

Dankon Paul. Vi verŝajne jam scias, ke mi evitas la uzon de neoficialaj vortoj.
http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv:_B proponas:
blink·o → intermit·a lum·o
Tiun difinon oni cetere trovas en PIV por "blink-"
Se tiu anstataŭigo ne taŭgas, ni trovu pli taŭgan aŭ eble proponu la aldonon de "blink" al la listo "Radikoj oficialigindaj", http://www.bonalingvo.org/index...oficialigindaj

Jes, mi scias. Sed kiel Danepo prave skribis: "Intermite lumigu" povus signifi: mallongtempe en- kaj el-ŝaltu la frontlumon. Mi tiel komprenis, antaŭ ol mi vidis la tradukojn.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2630109
added by GrizaLeono, April 7, 2014
linked by GrizaLeono, April 7, 2014
linked by PaulP, July 16, 2014
edited by GrizaLeono, July 16, 2014
edited by GrizaLeono, December 17, 2014