
Ĉu (ankaŭ) "strukturis" estas ĝusta traduko?

Certe jes, kvankam, se jam estas io sur la disko, laŭ mia sento "restrukturi" pli bone donas la ideon de "forigi kaj komenci denove". Ankaŭ en la nederlanda mi dirus "gereformatteerd" por tiu ĉi senco.

Nu jes, tion mi komprenis. Sed leginte la germanan frazon mi ne tuj estis certa, ĉu
(1) la disko estis ankoraŭ nestrukturita kaj bezonis unuafojan strukturadon
aŭ
(2) "jam estas io sur la disko", do temas pri refoja strukturado, pri restrukturado.
En la germana "restrukturi" oni povas esprimi per "neu formatieren" aŭ "umformatieren", sed ankaŭ la uzo de "formatieren" povas esti sufiĉa, precipe en konvena kunteksto.
Objektive (1) kaj (2) estas la sama procedo.
Subjektive (kompreneble) estas domaĝe, se dum (2) malaperas datenoj.
Konklude el ĉio ĉi, laŭ mia kompreno, "strukturi" estas aplikebla al kaj (1) kaj (2).
La vorto "restrukturi" precizigas, ke temas pri (2).
En la germana frazo tiun precizigon indikas "aus Versehen".
En Esperanto "erare" estas ambigua. Sekve via uzo de "restrukturi" estas rekomendinda.
"Quot erat demonstrandum", kutime diris mia matematika instruisto.

Ankaŭ ĉe vi? Ni estis pigraj kaj skribis nur QED malantaŭ ĉiu "demonstro" :-)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3523166
added by PaulP, November 12, 2014
linked by PaulP, November 12, 2014
linked by PaulP, November 12, 2014
linked by PaulP, November 12, 2014
linked by danepo, November 13, 2014
edited by PaulP, February 24, 2025