
Du demandoj:
Unue, ĉu estas ĝuste tiel diri en Esperanto?
Kaj due, ĉu ĝi bone tradukas la rusan frazon, aŭ ĉu vi ŝanĝus ion ajn en ĝi?

Religio estas miksaĵo de kredoj kaj kutimoj, kaj ofte estas malfacile distingi inter ambaŭ.

Dankon. Do, laŭ vi, tiu ĉi frazo estas ĝusta ebla varianto - ĉu mi bone komprenis vian sintenon?

It seems, "исповедовать" can means both "practise a religion" (to observe its rules in life and make regulary worship) or just profess it (consider oneself like follower of a particular religion, but don't have regular worship).
Sorry, I don't know how to express it in Esperanto.

Selena,
First, thank you very much for the explanation. It proves to me that I did add the proper variants in English.
Second, I don't know how to express these fine nuances in Esperanto either. This is why I asked fellow Esperantists to share their opinions here (especially those who are native speakers of Russian or are fluent in Russian).

> loĝantoj

Laŭ miaj vortaroj
исповедует ислам
= profess Islam = bekennt sich zum Islam = estas islamano(j),apartenas al Islamo
ankaŭ: konfesas Islamon, praktikas Islamon

Du eblaj (kaj sufiĉe precizaj) traduko de la rusa frazo estas:
En tiu lando la plimulto de la loĝantaro konfesas/praktikas Islamon laŭ la sunaisma interpreto.

Dankon, Alex. Mi ŝanĝis.
Parenteze, pri "konfesi", mi kredas, ke ĝi ne havas la saman signifon kiel "profess". Ĉu "konfesi" ne signifas "malkaŝi siajn malbonajn aferojn/krimojn/kaŝitajn aferojn al iu alia"?

Konfesi havas plurajn signifojn. PIV listigas kvar signifojn:
1 Publike deklari, kion oni intime kredas vera
2 Malkaŝe diri, malgraŭ la eblaj kaŭzoj de sindeteno
3 Spontane deklari ion malfavoran, malprofitan
4 Religie deklari siajn pekojn, por akiri pardonon
Ŝajnas al mi, ke inter 2 kaj 3 ne estas granda diferenco. Via difinio
"malkaŝi siajn malbonajn aferojn/krimojn/kaŝitajn aferojn al iu alia"
tre bone priskribas, pri kio temas, eĉ inkluzive de 3.
Signifo 1 trafas la bezonon de la ekzempla frazo kaj mi trovis ankaŭ retajn ekzempojn.
Ĉiuokaze ankaŭ "aparteni" estas uzebla, kvankam iom libera traduko.

Dankon.
Krome, vi estas invitata aldoni pliajn variantojn ĉi tien laŭ via bontrovo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3705031
added by Eldad, December 22, 2014
linked by Eldad, December 22, 2014
linked by martinod, December 22, 2014
edited by Eldad, December 22, 2014