
@Eldad
Ne gravas al mi, kion vi pensas. ==> Ne gravas al mi tio, kion vi pensas. (?)

Mi ja povas ŝanĝi ĝin, sed mi emas kredi, ke ankaŭ la nuna vortumo estas akceptebla en Esperanto. Ĉu vi kredas, ke ĝi estas erara? Mi ŝatus ricevi viajn komentojn ĉi-rilate (nome, ĉu nun ĝi havas alian signifon ol tiun, kiun ĝi havus, se mi ŝanĝus ĝin?). Kaj, certe, komentoj de la aliaj kolegoj estos same bonvenaj.

Mi povas diri nur, ke en "tekstaro.com" mi trovis neniun ekzemplon similan al "Ne gravas al mi, kion vi pensas."

Mi intertempe korektis ĝin. Se iu el niaj amikoj kredas, ke ankaŭ la antaŭa vortumo estis ĝusta, mi volonte aŭskultos la argumentojn.

Mi trovis en Zamenhofa Ekzemplaro:
kion mi diris, estas mia persona opinio (OV.155) [tio, kion mi diris...]
kion vi faras, estas ĉiam ĝusta (F.IV.230) [tio, kion vi faras...]
kion ni havas, por ni ne valoras (PE.1000) [tio, kion ni havas...]
nin ĉiam ravas, kion ni ne havas [... tio, kion ni ne havas]
Mi kredas, do, ke via frazo estis certa.

Dankon (ĝusta ;-) "certa" estus portugalismo).
Jes, mi tion kredis. Sed mi ne sukcesis, en rapida serĉo, trovi paralelajn ekzemplojn.
Viaj estas tre trafaj ekzempoj. Koran dankon.

Almenaŭ:
Kion vi pensas, ne gravas al mi. ☺

Aha. ☺
Nu, bone. Mi aldonu tion.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2323011
added by Eldad, February 6, 2015
linked by Eldad, February 6, 2015
linked by Esperantostern, February 7, 2015
edited by Eldad, February 10, 2015
linked by nimfeo, May 9, 2016