
prezidEnto - tiel oni diras/skribas en Eo pri ĉefo de ŝtato.
"prezidanto" estas io alia (de asocio ktp).

@Eldad:
* laŭ PIV-2005, prezident/o = prezid/ant/o.
* en ReVo, ne troveblas "prezident/o", nur troveblas "prezid/ant/o".
* kaj laŭ la vortaro "eo-eo" de Lernu, vi pravas.
Estas do iom da konfuzo pri tiuj vortoj "prezid/ant/o/prezidento".
Mi kredas, ke ambaŭ ĝustas. Mi preferas ne ŝanĝi la frazon.
Miaopinie, la vorto "prezident/o" malbelas kaj ekzistas pro influo de naciaj lingvoj. Ĝi ne vere utilas. Ĝi senutile pli malfaciligas la lingvon. La vorto "prezid/ant/o" pli kongruas kun la spirito de la lingvo. Krome, ĝi ebligas diri "prezidinto" aŭ "prezidonto". Reagan estas prezidinto de Usono.

Vi ĝuste tuŝis la gravajn punktojn. Estas ja konfuzo, ĉar multaj Esperantistoj ne konas la diferencon inter "prezidento" kaj "prezidanto". "Prezidanto" signifas en Esperanto "chairman", "Vorsitzender"; "prezidento" - nur ŝtatestro, kiel mi jam skribis.
Laŭ bona Esperanto, la ĉefo de Usono devas esti "prezidento" (ĉar li ne estas "chairman" de Usono, kiel li aperas en via frazo ;-)).

Mi samopinias kun Eldad. Oni uzu la vorton "prezidento" por la sxtatestro.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #13785
added by dominiko, July 26, 2010
linked by dominiko, July 26, 2010
linked by martinod, April 6, 2012
linked by danepo, August 15, 2012
linked by danepo, August 15, 2012
linked by danepo, August 15, 2012
linked by danepo, August 15, 2012
linked by PaulP, October 16, 2015
linked by martinod, December 21, 2017
linked by martinod, December 21, 2017
linked by martinod, December 21, 2017
linked by martinod, December 21, 2017
linked by martinod, December 21, 2017
unlinked by PaulP, June 10, 2024
unlinked by PaulP, June 10, 2024
unlinked by PaulP, June 10, 2024