
siteno -> sinteno

Ambaŭ formoj estas defendeblaj: "sidefenda" pro "senescepteco" (oni ne enmetas la akuzativan -n en kunmetitaj vertoj) kaj "sindefenda" pro "ofta uziteco". Ni diskutis pri tio en la listo "la bona lingvo". Ne estis fina decido, sed mi preferas la senesceptecon. :)
(Mi ja atendis rimarkojn)

La problemo estas, ke "sinteno" estas forte enradikiĝinta en la lingvouzo, kaj mi kredas ke oni ne povas konstraŭstari tion. Esperanto jam delonge ĉesis esti projekto por fariĝi vere vivanta lingvo, kiu ne povas esti ŝanĝita per la volo de unu aŭ grupeto da uzantoj. Vi certe tion eĉ ne provas fari rilate vian gepatran lingvon. Kial do fari tion al Esperanto?

Kara Leo,
Mi petas vin ne uzi formon, kiun la Esperantista komunumo ne akceptis ĝis nun, kaj kiun Esperantistoj konstante rigardas kiel eraron.
Amike via,
Eldad

Se vi deziras, ke la junulino tenas sian sinon alimaniere, tio ne estas mia afero, sed laŭ la frazo tio ne konvenas por junulino :)

Bone, do ŝanĝu al "ŝia konduto", kaj tiam tio kongruos ankaŭ kun junulino ;-)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #451767
added by GrizaLeono, August 4, 2010
linked by GrizaLeono, August 4, 2010
linked by Leono, November 10, 2010
edited by GrizaLeono, January 11, 2011