Tiu formo, sen subjekto, estas laŭ mi tre stranga. Mi dirus: "Mi ne komprenas."
P.S. Mi nun vidas, ke vi ligis ĝin al "No comprendo", "No comprendes", "No comprende"... Ne, tio ne eblas en Esperanto. En la hispana la verbo klarigas, kiu estas la subjekto. En Esperanto vi nepre devas esprimi la subjekton.
Mi kredas ke la subjekto povas esti forigita, kiam ĝi estas sciate, ĉu ne? La samo okazas kmere: អត់(ne) យល់(kompreni) ។
Povus iĝi "Mi/Li/Ŝi/Ili ne komprenas", ĉiuj eblas :)
La ligilo al PMEG konfirmas mian eldiron, ĉu ne? Oni ne forlasas la subjekton, krom en la u-modo.
Mi aludis al la parto sub:
"Alispecaj forlasoj de subjekto okazas nur en rapida ĉiutageca parolo, nur en ĉeffrazoj, kaj nur kiam la kunteksto plene klarigas, kiu estas la subjekto:
•– Kion li faris? – Iris al la urbo! = Li iris al la urbo!"
Tiu frazo estas respondo al iu situacio, kaj ne estis izolita frazo :)
Jes. Mi kredas, ke eŭropanoj ne esprimas sin tiel, ĉar tio ne estas bona okcidenteŭropolingva gramatiko. Tamen, tiu esperanta frazo ne ŝajnas min esti erara.
Mi samopinias, ke en iu difinita kunteksto tiu frazo povas esti ĝusta. Sed tie ĉi vi montras ĝin sen kunteksto. Lernantoj de la lingvo - kaj por tiuj Tatoeba estas kreata, ĉu ne? - kredos, ke "No entiendo, no entiende, no entienden" ktp en Esperanto estas "Ne komprenas" kaj tio ne estas vera.
+1
+1 (Mi ...)
@al_ex_an_der
Once you've changed this sentence, you should unlink it from #4587047 - No entiende and #4587048 - No entienden. Be more careful, please.
Please go to #338325.
This sentence has been deleted because it was a duplicate.
Logs
added by cueyayotl, October 8, 2015
linked by cueyayotl, October 8, 2015
linked by cueyayotl, October 8, 2015
linked by cueyayotl, October 8, 2015
linked by cueyayotl, October 8, 2015
linked by cueyayotl, October 8, 2015
edited by al_ex_an_der, November 1, 2015
unlinked by Horus, November 1, 2015
unlinked by Horus, November 1, 2015
unlinked by Horus, November 1, 2015
deleted by Horus, November 1, 2015