
*Biblio (pli bone majuskle, mi pensas)

Prave! Dankon!

Sed, ŝajne, vi ellasis la ärtikolon. Devus esti "la Biblio" :)

Ĉar estas nur unu Biblio, kaj ne kelkaj, mi preferas "la Biblio".

Mi konscie ellasis la artikolon. Estas nur unu Flandrujo, oni do diras "Mi loĝas en Flandrujo". Ja ne necesas "difini" ĝin per "difina artikolo", ĉar estas nur unu.
Ĉu mi supozu, ke estas pluraj Biblioj (grandlitere, ĉar certe ekzistas multaj milionoj da presitaj kopioj), kaj ke la grandlitero servas nur por esprimi la respekton por ili (la kopioj).
Mi tamen konscias, ke ekzistas malsamaj opinioj pri la uzo de la artikolo...
Kion vi opinias?

Ja, mi konsciis pri tio. Se vi demandas pri mia opinio, ja la Biblio estas unu, sed ĝi portu la artikolon. En ĉiuj lingvoj (kiuj havas la artikolon) ĝi ja portas ĝin, krom en la slavaj lingvoj. En Esperanto - pli bone, kaj vaste uzate - kun "la". Se iu skribas "Biblio"-n sen "la", mi tu kredas ke ŝ/li estas certe slavlingvano. Tamen, en Esperantujo ni jam alkutimiĝis al la Biblio kun la artikolo.

*tuj

Mi ŝanĝis por komplezi vin :)

Elkorajn dankojn! :)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #385383
added by GrizaLeono, August 11, 2010
linked by GrizaLeono, August 11, 2010
linked by danepo, September 16, 2010
linked by danepo, September 16, 2010
linked by kroko, October 23, 2010
edited by GrizaLeono, October 23, 2010
edited by GrizaLeono, October 24, 2010
linked by marcelostockle, February 5, 2013