menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #494354

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

Eldad Eldad March 1, 2012 March 1, 2012 at 10:04:29 AM UTC flag Report link Permalink

La komo ĉi tie ŝajnas al mi superflua (eble ĉar la unua frazeto estas nur unu vorto, kaj eble ne pro tio...).

Eldad Eldad March 1, 2012 March 1, 2012 at 10:05:44 AM UTC flag Report link Permalink

(ĝi certe taŭgas en la germana, sed mi kredas, ke en Esperanto oni ne estas tiel striktaj pri la uzo de komoj, almenaŭ ne ĝuste ĉi tie).

al_ex_an_der al_ex_an_der March 1, 2012 March 1, 2012 at 3:32:43 PM UTC flag Report link Permalink

Saluton, Eldad! Mi sekvas la regulon donitan kongrue de PAG, laŭ kiu oni per komo apartigas suborditajn frazojn disde subfrazoj; kaj de PMEG laŭ kiu, komo estas uzata ene de frazoj en lokoj, kie povas esti nature iom paŭzi, ekz. antaŭ subfrazo. Bonvole komparu kun donita ekzemplo:
"Diru, kiam vi estos preta."

Eldad Eldad March 1, 2012 March 1, 2012 at 5:19:49 PM UTC flag Report link Permalink

Do, fakte, mi ne paŭzus ĉi tie. Mi paŭzus, ekzemple, ĉe:
Eksidu, mi petas.

Sed... bone. Se tio estas rekomendita kaj de PAG kaj de PMEG, akceptite.

al_ex_an_der al_ex_an_der March 1, 2012 March 1, 2012 at 6:41:39 PM UTC flag Report link Permalink

Kara Eldad,mi konsentas, kun vi ke parolpaŭzoj estas ofte individua afero.

Cetere mi kredas, ke tiu komo, inter fraz(opart)oj havas finfine pli profundan motivon ol montri parolpaŭzon. Se ekzistas disdivido de frazo en sintaksajn unuojn, el kiu ĉiu esprimas relative memstaran ideon, kial ne montri la dividoliniojn per komoj, tiel faciligante la komprenon?

al_ex_an_der al_ex_an_der March 1, 2012 March 1, 2012 at 6:48:11 PM UTC flag Report link Permalink

Kompreneble eblas oponi per la rimarko, ke tio ne ŝajnas grava, se (kiel supre) la ĉefa frazo konsistas el nur 1 (!) vorto. Tamen; sekvi unu regulon, kiu validas ĉiam, estas en miaj okuloj avantaĝo.

Eldad Eldad March 1, 2012 March 1, 2012 at 6:50:58 PM UTC flag Report link Permalink

Mi klarigu:
Por mi, komo signifas ne nur paŭzon, sed ankaŭ aliajn kromsignifojn; unu tian kromsignifon mi ne vidis en la nuna frazo. Male, PRO la komo, mi vidis kromsignifon kiu (laŭ mi) kripligis la frazon. Ĝi donis al ĝi signifon, kiu ne troviĝus tie, se ne la komo.

Nome:
Eksidu, kie vi volas.
Do mi demandas min kie estas la demandosigno: vi proponas al mi sidi, kaj poste vi demandas kie mi volas - do mi serĉas la demandosignon :)

Se ne estus la komo, mi komprenus, ke vi proponas al mi "sidi tie, kie mi volas" (nome, "eksidi kie mi volas" - kaj ĉi tie ne temas pri demando).

Sed se vi sentas, ke la komo estas necesa laŭ PAG aŭ PMEG - ke estu.

Eldad Eldad March 1, 2012 March 1, 2012 at 6:56:57 PM UTC flag Report link Permalink

Verŝajne, temas pri interpretado de la frazo (kun aŭ sen la komo), kaj ĉiu el ni eble interpretas ĝin alimaniere.

al_ex_an_der al_ex_an_der March 2, 2012 March 2, 2012 at 2:59:15 AM UTC flag Report link Permalink

Kara Eldad, pro la malfrua horo, viajn komentojn mi pli detale studos morgaŭ. Ĉiukaze la sintakso havas kelkajn elementojn, kiuj estas simple objektivaj realaĵoj. Mi estas certe, ke pri ili ni facile atingos konsenton.
Nun nur unu punkt(et)o :)
Vi parolis pri, ŝajna manko de demandosigno. Nu, iam demandovorto estas uzata ne por formi veran (memstaran) demandon, sed por krei rilaton inter elemento(j)n de (ekz.) ĉefa frazo kaj elemento(j) de subfrazo.

Ni povas diri: Eksidu tie! Tie estas libera seĝo.
Aŭ : Eksidu tie, kie estas libera seĝo. (1)
Aŭ : Eksidu, kie estas libera seĝo. (2)
En (1) "kie" ligas tion, kio memstare estus demando, al tie. Kaj la rezulto estas, ke "kie estas libera seĝo" ne plu havas la funkcion de demando (kiu demandas pri loko), sed de priskribo au klarigo (kiu precizigas, priskribas, nomas lokon). En frazo (2) "kie estas libera seĝo" komplete transprenas la lok-priskribon kaj anstataŭas la adverbon "tie".

al_ex_an_der al_ex_an_der March 2, 2012 March 2, 2012 at 3:20:03 AM UTC flag Report link Permalink

Post rerigardo al via komento, mi nun pli bone komprenas, kion vi celas. Ankaŭ mi povas imagi tion:
Eksidu! [p a ŭ z o] Kie vi volas sidi?
Sed por atingi tiun efikon oni devas ne nur enŝovi sufiĉe longan paŭzon, sed ŝanĝi ankaŭ la intonacion de la vortoj. Tial ne minacas konfuzo, mi emas kredi. Jes la intonacioj, kiun la e-istoj kunportas el siaj denaskaj lingvoj, povas esti malsamaj, sed el mia sperto mi povas diri, ke mi neniam spertis miskomprenojn de tia speco.

Metadata

close

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #12862Assieds-toi où tu veux !.

Eksidu, kie vi volas.

added by GrizaLeono, September 2, 2010

linked by GrizaLeono, September 2, 2010

Eksidu, kie vi volas.

added by al_ex_an_der, March 1, 2012

linked by al_ex_an_der, March 1, 2012

#1464234

linked by Rovo, March 1, 2012

linked by Rovo, March 1, 2012

linked by marcelostockle, March 1, 2012

linked by al_ex_an_der, March 2, 2012