menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #553099

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

Eldad Eldad November 19, 2010 November 19, 2010 at 8:32:19 PM UTC flag Report link Permalink

sinsekvajn

GrizaLeono GrizaLeono November 19, 2010 November 19, 2010 at 11:48:00 PM UTC flag Report link Permalink

Ni diskutis pri tio en la listo "la bona lingvo". Fakte oni neniam metas akuzativan n inter radikojn de kunmetita vorto. Kaj ĉar mi malŝatas esceptojn, eĉ se ili jam enradikiĝis, mi skribas "sisekvajn", sciante, ke iuj reagos, ĉar kutimoj estas fortaj (ankaŭ miaj :)
Dankon al ambaŭ pro viaj reagoj, sed ĉi-foje ne temas pri tajperaro.

Eldad Eldad November 19, 2010 November 19, 2010 at 11:53:33 PM UTC flag Report link Permalink

Interese, vere! Laŭ mi, vi inventis novan vorton... :)
Mi konas "sinsekva"-n kvazaŭ kiel radikvorton (dum multaj jaroj, ekde mia esperantistiĝo). *Via* sonas ege netaŭga, sed se vi insistas pri tio, kion fari.
:)

Eldad Eldad November 19, 2010 November 19, 2010 at 11:56:35 PM UTC flag Report link Permalink

Tamen: Ĝi devas esti "sinsekva", ĉar la entenata verbo estas "sekvi", kiu estas transitiva, kaj ĉi tie ĝi sekvas sin mem (aŭ ili sekvas sin mem, nome, la tagoj). Do, "sinsekva" estas la formo necesa, ne "sisekva".

Eldad Eldad November 19, 2010 November 19, 2010 at 11:59:43 PM UTC flag Report link Permalink

Ke restu (mi relegis vian argumenton, ja, vi pravas pri ĝi, tamen, tiu ĉi kunmetaĵo ŝajnas tute stranga). Ĉu vi permesas ke mi aldonu la saman frazon - tamen, kun la kutima aspekto de tiu ĉi vorto?

Eldad Eldad November 20, 2010 November 20, 2010 at 12:02:02 AM UTC flag Report link Permalink

Do, lasta aldono, kaj mi pensas, ke per tio mi tamen konvinkos vin: "sindona" estas "lojala", kaj ne "sidona".

Do, verŝajne estas escepto al la "regulo" - ke en kunmetaĵoj de "si" oni tamen uzas la akuzativan "n" ene de kunmetitaj vortoj.

pjer pjer November 20, 2010 November 20, 2010 at 12:13:20 AM UTC flag Report link Permalink

Pardonu al Grizaleono, sed nenia Fundamenta regulo diras, ke ne devas esti finaĵo en kunmetitavorto. Se tiel estus, ni ne povus diri: "supreniru, posteulo (por ne konfuzi kun postulo)..." ktp.

Eldad Eldad November 20, 2010 November 20, 2010 at 12:18:29 AM UTC flag Report link Permalink

Ja, vi pravas - tamen, li rilatis simple al la *akuzativo* (se mi bone komprenis lian argumenton). Pri tio li pravas, nome, vi ne diras: "pardononpeti", sed "pardonpeti". Ne temis pri finaĵoj ĝenerale (certe oni bezonas "a" aŭ "e" ene de kunmetaĵo, kaj ankaŭ la "n" de la direkto).

Sed mi tamen volis pruvi al li, ke pri "si" la afero malsamas (kvazaŭ iu "escepto" pri enmeto de akuzativo).

pjer pjer November 20, 2010 November 20, 2010 at 1:23:37 AM UTC flag Report link Permalink

@Grizaleono ĉu vi povus rememorigi al mi kiam en nia Bonalingva grupo okazis la diskuto pri "si"anstataŭ "sin" , al kiu mi ne tro partoprenis? Mi ne retrovis ĝin, ĉu vi povas doni al mi retligon aŭ daton aŭ numeron inter la 1629...diskutoj. Dankon!

Eldad Eldad November 20, 2010 November 20, 2010 at 7:45:41 AM UTC flag Report link Permalink

Kaj, aldone, jen kelkaj pliaj gravaj ekzemploj: "singarda" aŭ "singardema" (ĉu vi dirus "sigardo"-n?); "sinteno" (ĉu vi dirus "siteno" ĉar oni devas "konservi la regulon" ke oni ne metas akuzativon ene de kunmetaĵoj?) ktp.

Resume, eble vi pravas pri la kutimo ne aldoni akuzativon inter kunmetitaj vortoj, sed tio ne validas en kazoj de la vorteto "si".

Eldad Eldad November 20, 2010 November 20, 2010 at 8:38:24 AM UTC flag Report link Permalink

Post la voĉdono, evidentiĝis ke estas tri sidetenoj*.


__________
*sindetenoj :)

martinod martinod November 20, 2010 November 20, 2010 at 9:15:10 AM UTC flag Report link Permalink

La ekspliko de Grizaleono ŝajnas logika, kaj tamen neniu uzas la vortojn "sisekvaj" aŭ "sidetenoj".
Ebla ekspliko por tio, estas ke la vorto "si" ne povas esti subjekto de frazo, kaj tial oni neniam uzas ĝin memstare (sen prepozicio) krom en la formo "sin". Ankaŭ en vortkunmetoj oni tial prenas kiel baza vorto "sin".

GrizaLeono GrizaLeono November 20, 2010 November 20, 2010 at 2:45:31 PM UTC flag Report link Permalink

@pjer
Kompreneble ankaŭ mi ne memoras la numeron de tiu frazo, sed estas maniero retrovi ĝin: tajpu la vorton, kiun ĝi enhavas, en la serĉilon de Tatoeba supre de la paĝoj.
Pri "supreniri" ktp. vi eble pravas, ke ni prefere diru "supren iri". Se oni konvinkas min, mi volonte ŝanĝos ĉiujn miajn kontribuojn, en kiuj mi malprave kunskribis la vortojn kaj skribos 100 liniojn "Mi neniam plu kunskribos supren kun iri" (Danke la komputilon tio ne estas suferiga peno :)

@Eldad
Dankon pro via klarigo pri la akuzativo al la ceteraj amikoj.
Kompreneble vi rajtas aldoni frazon, en kiu vi uzas la enradikiĝintan (gramatike ne tre puran) vorton "sinsekvajn", kiun mi mem nekonscie uzis dum 25 jaroj.
Estas kelkaj nenecesaj "strangaĵoj" (por ne uzi "esceptojn") en nia lingvo, ekzemple "dank' al" ofte malĝuste uzata. Se temas pri "[Estu] danko al Dio, la esprimo "Dank' al Dio" estas tute bona laŭ mi, sed kiam oni uzas "dank'al", kie ĝi - laŭ mi - ne estas gramatike pravigebla, mi evitas ĝin. Laŭ mi eblas (gramatike) prave diri "Danke tion".
Alia vorto, oftege malprave uzata estas "korekte", se oni celas diri "perfekte".

@danepo
Dankon pro la alternativo. Mi konfesu, ke mi ne komprenas la signifon de "inter" en tiu kunmetita vorto. Ĉu mi komprenu, ke pluvis "inter la komenciĝo kaj la finiĝo de la pluvado"? Ĉu mi komparu kun "intertempe"?

@martinod
Nu, ke "neniu" uzas tiujn sen-noajn formojn, ne tute veras, ĉar mi ja uzas ĝin :)
Ke la vorto "si" ne povus esti subjekto de verbo, ne signifas, ke ĝi ne povas ekzisti en la nominativa formo, ekzemple post prepozicio: tio klaras per si.

Al ĉiuj amikoj:
Mi vere kontentas, ke vi tiel interesiĝas per la gramatiko kaj ke vi ne tolerus supozatan eraron en la frazaro de Tatoeba.
Ĉar mia konscienco ne tolerus, se iu el vi malsanus pro tiu no, mi pretus anstataŭigi "kvin sisekvajn tagojn" per "dum kvin sin sekvantaj tagoj".
Amike salutas Leo

GrizaLeono GrizaLeono November 20, 2010 November 20, 2010 at 3:04:26 PM UTC flag Report link Permalink

@pjer
Mi pardonpetas pro mia malĝusta respondo. Via demando estis pri la LBL-grupo, ne pri iu frazo ĉe Tatoeba. Sed bedaŭrinde mi ne plu scias. Por antaŭa diskuto ĉe Tatoeba mi starigis la demandon al la listestro. Li respondis, ke la diskuto ne finiĝis per klara jes aŭ ne. Laŭ li iuj defendis la uzon de "sin-" pro tio, ke ĝi estas enradikiĝinta, aliaj defendis "si" por eviti neregulecon. Kaj ĉar min naŭzas esceptoj (verŝajne pro tio, ke mi devis parkeri tro da ili dum mia junaĝo :) mi apartenas al la lasta grupo.
Ĉu ne estas serĉilo por Google-grupoj? Mi devus esplori.
Amike salutas Leo

pjer pjer November 22, 2010 November 22, 2010 at 9:46:14 AM UTC flag Report link Permalink

Solvon?
Mi tute konsentas, ke ne estas gramatika eraro en via frazo, nur ne kutima formo. (Do tamen escepto, ne pri vortkonstruo sed pri kutimo)
Via frazo eble povus taŭgi se pluvis ekzemple:la 1an, 3an,4an, 6an kaj 9an de oktobro, la ta; sed se pluvis senĉese, ni devas aldoni iun precizigon:ĉi tie tago tagoN sekvas, do ili siNsekvas.

pjer pjer November 22, 2010 November 22, 2010 at 10:05:49 AM UTC flag Report link Permalink

mi daŭras:...Laŭ la Fundamenta 11a regulo, la gramatika finiĝoj estas (rigardataj ankaŭ kiel) memstaraj vortoj. Ĉi tie: si, n, sekv, a kaj j estas vortoj. Ne estas regulo kiu malpermesas uzi iun ajn el tiuj vortoj, nur regas: Neceso kaj sufiĉo.
Oni distingas "sekv'a = posta, jena..." kaj "sekv'ant'a = tuj posta", fakte "ant" alportas la n-nocion.
Do finfine, ĉu povus esti la du tradukoj:"...sinsekvaj..." kaj"...sisekvantaj..."?
Tiel, oni ne ĝenos multajn kaj enigos la si-formon!
Amike al ĉiuj cerbumantoj!

martinod martinod November 22, 2010 November 22, 2010 at 5:50:09 PM UTC flag Report link Permalink

Ĉu ni ne prefere provu esti komprenataj de normalaj esperantistoj?

GrizaLeono GrizaLeono November 22, 2010 November 22, 2010 at 6:01:10 PM UTC flag Report link Permalink

Kara Pjer, vi pravas, mia formo estas nekutima. Kaj se iu volas aldoni etikedon "nekutima" (sed ĝi estu en la angla), mi ne kontraŭus.
Se mi bone komprenas vian interpreton de la fundamenta gramatiko, mi diru (aŭ rajtas diri), ke mi "pardononpetas"... Hmm. Ĝi meritas almenaŭ la saman etikedon!
Mi relegis la 11an regulon en la franca, germana kaj angla lingvoj. Strange! Tuj post la frazo, kiu parolas pri la gramatikaj finaĵoj estas ekzemplo, kiu montras la gramatikan finaĵon nur je la fino.
Ĉu via interpreto pri intera gramatika finaĵo estas ĝusta? Mi ne scias. Estas demando por la Akademio!
Amike salutas Leo

Metadata

close

Lists

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #472633Il a plu cinq jours d'affilée..

Pluvis kvin sisekvajn tagojn.

added by GrizaLeono, October 8, 2010

linked by GrizaLeono, October 8, 2010

linked by danepo, November 19, 2010