
Mi ne komprenas tiun frazon.
Kio estas la subjekto de la verbo «montras»?
Kaj «parolo kion» ŝajnas dubinda. Ĉu «parolo, kiun»?
Ĉiuokaze, mi ne komprenas la frazon.

=parolo montras kion cerbo valoras
En esperanto, eblas meti la subjekto post la verbo...estas la kialo por la akusativo.

Jes, sacredceltic bone klarigis.
Sed, @sacredceltic, permesu al mi korekti la frazon (instrucele):
En Esperanto eblas meti la subjekton post la verbo. Tio estas la kialo por la akuzativo.

Mi repensis la aferon. Mi ne certas, eble ne estas bezonata akuzativo post valori.
La parolo montras, kio valoras la cerbo.
Ĉu?

Ne, fakte, kion valoras. En ordo.
Pardonu tiun ĉi interparolon inter mi kaj mia memo... :)

Mi aldonus komon en tiu frazo por helpi komprenadon.
→ Montras parolo, kion cerbo valoras.
Fakte, tiu frazo pli facilus:
→ Parolo montras tion, kion cerbo valoras.

>Fakte, tiu frazo pli facilus:
→ Parolo montras tion, kion cerbo valoras.
pli "facilus" por eŭropanoj...
Mi opinias ke tiel, la frazo estas belega, ĉar ĝi montras la utilon de la akuzativo

> pli "facilus" por eŭropanoj...
Eble. Sed ĉu vi konsentas pri la alia sugesto (aldono de komo)?
→ Montras parolo, kion cerbo valoras.
Aldone, la vorto "valori" havas multajn malsamajn
sencojn (5 en ReVo). Vidu:
http://www.reta-vortaro.de/revo....html#valor.0i
Tio ankaŭ malhelpas kompreni la frazon.

Karegaj,
Dankon por viaj komentoj, mi aldonis varianton de kara dominiko, kio fakte pli facile komprenigas la originalan frazon.

Duplicates of this sentence have been deleted:
x #649111
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by pliiganto, October 9, 2010
linked by sacredceltic, April 5, 2011
linked by sacredceltic, April 6, 2011
linked by pliiganto, April 7, 2011
linked by martinod, July 6, 2011
linked by gleki, August 4, 2012
linked by gleki, August 4, 2012
edited by al_ex_an_der, October 20, 2014
linked by Horus, January 20, 2015