
Ŝajnas al mi, ke bilanco estu balanco aŭ pezo aŭ maso... sed mi tute ne certas. Mi vidis tion, dum mi tradukis la 8227an frazon.

Ah, interese :) Mi legis kaj tradukis la anglan frazon, kaj en la angla, "my balance" povas rilati al la konto en la banko. Se mi ne eraras, en tiu kazo "bilanco" estas "the bottom line", ĉu ne?
Kaj nun mi ankaŭ memoras, ke ekzistas ankaŭ "saldo", ĉu ne?

Nome, mi ne rigardis la francan frazon, kiam mi tradukis el la angla. Se mi rigardus, mi ŝanĝus mian tradukon....

La franca frazo eraras. En la angla "balance" neniam rilatas el pezo.
balance= saldo laŭ la Internacia komerca-ekonomika vortaro en 9 lingvoj.

Dankon.

Mi lernas ĉiutage (kaj samtempe forgesas ĉiutage :)
Mi korektu mian esperantigon de la franca frazo.
Por diveni la signifon de angla frazo mi uzas traduki.net/al_esperanto.php kun la opcio "nove". Ĝi donas krudan tradukon kun la eblo vidi por ĉiu aparta vorto ĉiujn vortsencojn, kiujn la programo enhavas. Ĉi-kaze ĝi enhavas por "balance" jenajn signifojn: (la demandosigno estas anstataŭigenda per gramatika verba finiĝo)
ekvilibro
ekvilibrado
ekvilibreco
ekvilibrig?
ekvilibr?
pesilo
objektiveco
balanc?
sald?
saldo
kompens?
Oni eble povus kompreni la frazon jene, ke iu demandas al kuracisto pri sia ekvilibreco :)

Bonege (ke oni lernas); malbonege (ke oni forgesas... ;-))
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #245207
added by Eldad, October 13, 2010
linked by Eldad, October 13, 2010
edited by Eldad, January 19, 2011
linked by martinod, March 29, 2011
linked by martinod, March 29, 2011