
La dua "la" ne devus esti en la frazo, ĝi pli bone estu aŭ sen artikolo aŭ kun la nombrovorto "unu". Mi persone preferas la duan ("unu maljuna virino").

Dankon! Vi tute pravas pri la la dua "la" en la frazo - ĝi malĝustas ĉi tie.
Sed mi tamen pensas, ke la frazo pli bonas sen artikolo, ĉar "unu" en la frazo aŭ estas germanismo aŭ tre ege forte emfazas la fakton, ke nur unu persono estis en la buso - kio ĉe tiu frazo estas tro forta (kaj redundanca) emfazo.
Amike, ĵan

Ah, nu, jes, mi rigardis al la nerektaj tradukoj en la ĉina kaj angla, kiuj uzas la emfazan "一位" kaj "one" anstataŭ nenion aŭ "an"; tiel tiuj lingvoj havas similan diferencon.
Sed ĝuste, vi ja tradukis el la germana versio, kie oni povas aŭ ne emfazigi voĉe la "einen".
Do, en ordo. :)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #342044
added by jxan, October 22, 2010
linked by jxan, October 22, 2010
linked by martinod, February 24, 2011
linked by marcelostockle, November 29, 2012
edited by jxan, December 2, 2012
linked by danepo, December 2, 2012