
aŭdivas... Ĉu en Ido?

Por vi -iv- estas Ido, cxu ne? Cxu kiel uzanto de nia lingvo cxiu ne povas uzi/ne uzi tiun aux alian vorton/vorteron? Cxu en naciaj lingvoj ne okazas tio? Cxu tio ne estas demokratio?
Dankon.

Nu, vi rajtas skribi ion ajn, sed tiam bonvolu ne fari tion sub la nomo de Esperanto. :)
-iv troviĝas en PIV2005 sed SEN steleto. Tio signifas, ke ĝi ne estas funfamenta sufikso. Ĝi ankaŭ ne havas postan ciferon, do ankaŭ ne estas oficialigita. Mi konsilas al vi, kiel eble plej baldaŭ forgesi ĝin. :)

aŭdivas? aŭdas, ĉu ne?
(oni ne uzas tiun sufikson ĉi-kaze)

@GrizaLeono: Certege gxi ne estas funFamenta sufikso! :)
Do - se ni ne devas uzi gxin - bv. diru al mi kial gxi ekzistas en PIV kaj PAG?
Dankon.
@Eldad: ekzistas nuanco cxi tie, mi pensas:
Mi ne auxdas bone: la vocxo ne suficxe alta, kaj ne auxdeblas
Mi ne auxdivas bone: miaj oreloj havas problemon kaj mi ne povas auxdi bone
Cxu akcepteble?
Dankon.

kara pliiganto,
Kun mia plena respekto, mi komprenas vin, sed en la hodiaŭa Esperantujo ni ne uzas tion ĉiutage (kaj oni apenaŭ uzas tion eĉ en certaj tagoj, nome - oni apenaŭ uzas tiun ĉi sufikson). Mi petas vin almenaŭ ĉi tie ne uzi tion - eble ni trovos iun lokon kie ĝi pli taŭgas (sed permesu al mi rimarkigi ke mi dubas).

Bone, cedita!
Dankon.

En la unua parto de va frazo fakte mankas verbo. Ĉu mi komprenu la frazon jene (subkomprenitaj vortoj inter kvadrataj hoketoj):
"Bonvole pli laŭte [aŭdi], mi ne povas aŭdi bone."
:)

@pliiganto, responde al @GrizaLeono: Certege gxi ne estas funFamenta sufikso! :)
Do - se ni ne devas uzi gxin - bv. diru al mi kial gxi ekzistas en PIV kaj PAG?
(Ni baldaŭ devos numeri la mesaĝojn)
Pri PAG mi ne scias, kial ĝi mencias tiajn sufiksojn, sed ja pri PIV: PIV estas "priskriba" vortaro. Ĝi helpas deĉifri frazojn, kiujn iu skribis en nenorma lingvaĵo :)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by pliiganto, October 28, 2010
edited by pliiganto, November 8, 2010
linked by pliiganto, November 8, 2010
linked by Eldad, November 8, 2010
linked by martinod, January 12, 2012
linked by martinod, January 12, 2012
linked by martinod, January 12, 2012
linked by lipao, August 29, 2015