
retirigxis> emeritiĝis aŭ pensioniĝis

Saluton!
retiriĝis ---> emeritiĝis | pensiuliĝis
Kolonjano

*emeritiĝis
aŭ:
*pensiiĝis
(ankaŭ "pensiuliĝis" estas uzata, sed malpli ofte)

Saluton Eldad!
Bv. noti ke "emerito" estas persono, sed "pensio" estas mono.
Mi ne ŝatus fariĝi aĵo okaze de mia 67-jaraĝiĝo.
ReVo markas "pensiiĝi" per "evitinde".
Kolonjano

Saluton Kolonjano!
Unue, koran dankon! :)
En Israelo ni dum longa tempo jam uzadas kaj "emeritiĝi" (plej ofte) kaj "pensiiĝi" en niaj interparoloj (kaj mi rimarkis ke Guglo montras tion kiel tre furoran formon).
Tamen, via rimarko estas grava. Mi provos eviti tion, malgraŭ ke tio ne estos facila, ĉar mi (kaj ni ĉiuj) jam alkutimiĝis uzi ankaŭ tiun formon.
Do, "emeritiĝi" estu la preferata.
Dankon,
Eldad

Dankon, Dejo, Eldad kaj Kolonjano. Mi ŝanĝis la frazon laŭ via sugesto, tamen rimarku ke en PIV2, sub la kapvorto "tiri" legeblas la difino de "retiriĝi: (2)(f) Ĉesigi ian aktivecon", kaj estas citita la jena ekzemplo: "de la aĝo de 50 jaroj ili retiriĝos de la ofico".

Interese, mi ne konis tion ("retiriĝi") en tiu ĉi signifo en Esperanto. Verŝajne oni kutime evitas tion, do mi ne renkontis ĝin.

> salajron, kiam
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #275365
added by Leono, November 6, 2010
linked by Leono, November 6, 2010
edited by Leono, November 6, 2010
linked by autuno, November 6, 2010
edited by Leono, November 7, 2010
linked by kolonjano, November 7, 2010
linked by Esperantodan, February 15, 2011
linked by sacredceltic, May 29, 2011
edited by al_ex_an_der, December 4, 2014