
Anstataŭ "oftete" mi skribus: "... mi sufiĉe ofte vizitis" ktp.

kaj eble eĉ: "vizitadis" (por ade montri la sufiĉan oftecon).

La franca "assez souvent" ne havas la saman signifon kiel la Esperanta "sufiĉe ofte": tiom ofte, kiom necesas.
Se mi tradukus el la nederlanda "vrij vaak", mi ankaŭ ne laŭvorte tradukus "libere ofte".
Mi ja scias, ke en PIV "sufiĉe 3" havas similan signifon kiel "iom"... laŭ mi pro influo de la franca.
La traduko ankaŭ povus esti "iom ofte".
Pri "vizitadis": ĉu vi ie legis, ke tiuj vizitoj daŭris longe?
Por esprimi la ripet(ad)on ni jam uzas la adverbon. Mi ne emas skribi "vizitadis". Eble la vizitoj daŭris nur kelkaj minutoj eble ĉiun duan aŭ kvaran aŭ dekan dimanĉon, sed certe la vizitoj ĉiam okazis je dimanĉo.
Mi uzis la sufikson -et por esprimi malpli altan gradon de ofteco. Sed mi pretas skribi "iom ofte". Kion vi opinias?
Ĉu eble "iom-et-e ofte" por malpliigi la ioman kvanton :)

Laŭ la fundamenta vortaro:
sufiĉ'
suffisant | sufficient | genug | довольно, достаточно | dosyć, dostatecznie.

Dankon pro via respondo.
"iomete ofte" sonas iom strange, do eble tamen lasu "oftete".

"Assez!" en la franca paralelas al "Ça suffit!" - ŝajnis al mi, ke "assez souvent" povus esti tradukita per "sufiĉe ofte". Sed se al vi ne, do ne.
Amike,
Eldad

Dankon.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #464039
added by GrizaLeono, November 20, 2010
linked by GrizaLeono, November 20, 2010