
Mi aŭdis/legis, ke la planedonomoj (inkl. Tero) estas kutime uzata sen artikolo, sed mi ne certas. En la Vikipedia ĝi estas simple "Tero" (majuskla). Eble, se vi havas akceson al la PIV, vi povus kontroli.

La ekzemploj en PIV ĉe Tero 12 estas grandlitera kaj sen artikolo.
En www.reta-vortaro.de/revo la afero estas malpli klara.
Ĉe http://bertilow.com/pmeg/gramat...j/chirkau.html
estas ekzemplo "La tero rondiras ĉirkaŭ la suno. Oni povas ankaŭ diri: La tero ĉirkaŭiras la sunon."
En tekstaro.com oni trovas la diversajn formojn.
Ĉiukaze, ĉar ni ne diras "la Marso", laŭ mi estus logike ne diri "la Tero", nek "la Luno", nek "la Suno"... Oni tamen ofte vidas tiujn vortojn kun artikolo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #11004
added by GrizaLeono, December 3, 2010
linked by GrizaLeono, December 3, 2010
edited by GrizaLeono, March 11, 2011
linked by martinod, July 3, 2011