
La frazo ne estas kompleta -> Li perdis la saĝon?

Jes, la frazo ne estas kompleta, sed tio devenas de originala Zamenhofa proverbaro, kiu inkluzivas ankaŭ la nekompletajn parolturnojn.
Mi ne certas, ĉu tio devas esti korektita per redaktado de ĉi tiu frazo, sed vi certe povas aldoni la kompletan frazon kun tiu parolturno.

https://docs.google.com/documen...Y&hl=en&pli=1#
"Kiel bone kunlabori ĉe Tatoeba
(...)
1. Komprenu la kuntekston de la projeko
(...)
* La projekto koncentriĝas al frazoj kaj mi insistas pri frazoj. La kialo estas, ke mi sentis ekzemple, ke pri frazoj estis (kaj ankoraŭ estas) tre malmultaj fontoj. Bonvolu aldoni nur kompletajn frazojn, se vi estas kontribuonto."
Cetere, se la frazo ne estas kompleta, kial aldoni punkton? Kaj se la frazo estas neŝanĝebla citaĵo de Zamenhof, kial tio ne jam estis indikita?

Unue: pri celoj de projekto. Mi ilin komprenas. Kaj mi pensas, ke parolturnoj el zamenhofa proverbaro estas utilaj por atingi tiujn celojn. Eblas ekpensi kuntekston, kie tiu frazo estos laŭregule kompleta. Kaj punkto estas tie ĝuste pro tio. Mi ne volas redakti zamenhofajn proverbojn, ĉar mi pensas ke ili havas valoron en sia origina formo. Sed mi tute ne kontraŭas se iu, kiu insistas pri pli severa kompleteco de frazoj, proponos variantojn kun kompleta frazo.
Due: pri indikoj. Ideale tion oni faras per etikedoj. Nun etikedojn povas aldoni nun konfidatoj (trusted users). Kaj oni diras, ke ne estas bone aldoni novajn etikedojn. Do tiu vojo ne eblas.
Estas dua vojo pro kolekti frazojn, listo. Kaj tiu frazo jam apartenas
al listo "Proverbaro Esperanta". Bedaŭrinde, oni ne povas vidi, ke frazo apartenas al listo de paĝo de frazo.

Kara salikh,
Same kiel en simila kazo, oni devas aldoni subjekton, ekzemple, "Li" aŭ "Ili", kaj la cetero jam konsistigas kune kun tio plenan frazon.
Same as was suggested in a similar case, we need to add a subject, "He" or "They" (or whatever other subject which you may deem right), and this subject together with the rest of the "Zamenhofa proverbo" will transform the combination of words into a full sentence.

Eldad, Martinod, post ioma cerbumado mi pensas ke vi pravas. Do mi faru tiel.

Bonege, salikh. Dankon!
Ja, tre facile kaj glate ŝanĝita, kaj la proverbo (aŭ esprimo) tamen estis retenita.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by sysko, December 4, 2010
linked by salikh, December 9, 2010
edited by salikh, December 12, 2010
linked by martinod, December 12, 2010
added by sysko, October 4, 2011
linked by sysko, October 4, 2011
linked by marcelostockle, April 20, 2012
linked by PaulP, January 3, 2020