
morta -> mortinta

Kial ne "morta"? Kial komplikigi nian lingvon per malpermeso de simplaj kaj logikaj uzoj de vortoj?
La majoritato de la lingvoj uzas simplan adjektivan formon de la substantivo morto. Kial la sama ne estu uzata en nia lingvo?
En germana la vorto gestorben = mortinta estus tre netaŭga traduko en tiu ĉi okazo.
Antaŭ kvar tagoj li mortis, tial nun li estas morta.

>>> Kial ne "morta"?
Mi aliĝas al tiu demando.
Ĉu mortinto ne estas morta?

Ne vere..
ĉu morta danĝero estas mortinta danĝero?
ĉu morta klavo estas mortinta klavo?
ĉu morta silento estas mortinta silento?
Esperanto estas multe pli preciza ol aliaj lingvoj.

Ankaŭ al mi plaĉas la precizeco de multaj vortoj en Esperanto.
Tamen ekzistas ankaŭ vortoj kun kompare vasta signifokampo.
Laŭ PIV unu el la signifoj de "morta" estas "mortinta".
---> http://vortaro.net/#morto
Ĉu ni do povas konsenti, ke "mortinta" fakte estas pli preciza ol "morta" (kiu laŭ la kunteksto povas havi apud "mortinta" ankaŭ aliajn signifojn), sed la uzo de "morta" ne estas eraro?

Paul vi troigas.
Mi ne pensas, ke precizeco en tiu kazo gravas.
Morta estas simpla, ĝenerale taŭga vorto por la stato, en kiu iu aŭ io estas.

Kiel vi do tradukas "sterbliches Tier" kaj "totes Tier"?
Laŭ mi per "morta besto" kaj "mortinta besto".
Vidu la ekzemplon el la Fundamento: La korpo estas MORTA, la animo estas SENMORTA.

Duplicates of this sentence have been deleted:
x #986780

Ĉu mortinta? ĉu ne?
Verŝajne ne temas pri morta klavo aŭ morta silento...
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #12102923 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------

Bone, dankon
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #12102923 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------

Duplicates of this sentence have been deleted:
x #12102923
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #464121
added by Hans07, December 16, 2010
linked by Hans07, December 16, 2010
added by Eldad, January 3, 2011
linked by Eldad, January 3, 2011
linked by sacredceltic, July 13, 2011
linked by PaulP, July 12, 2015
linked by PaulP, July 12, 2015
linked by PaulP, July 12, 2015
linked by mraz, April 25, 2017
unlinked by PaulP, July 7, 2019
unlinked by PaulP, July 7, 2019
unlinked by PaulP, January 26, 2022
edited by PaulP, May 5, 2023
linked by Horus, May 5, 2023
linked by Horus, May 5, 2023
linked by Horus, May 5, 2023
linked by Horus, May 5, 2023
linked by Horus, May 5, 2023
linked by Horus, May 5, 2023
linked by Horus, May 5, 2023
linked by Horus, May 5, 2023
linked by Horus, May 5, 2023
linked by Horus, May 5, 2023