menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #708245

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

Eldad Eldad January 26, 2011 January 26, 2011 at 12:31:16 AM UTC flag Report link Permalink

al mi montri => montri al mi
(tiu vortordo estas la kutima en Esperanto)

Rector Rector January 26, 2011 January 26, 2011 at 5:00:24 AM UTC flag Report link Permalink

La vortordo "montri al mi" ja estas kutima, sed ne nepra. "Al mi montri", "al mi doni", kaj aliaj ekzemploj de nerekta objekto metita antaŭ la verbo abundas en la literaturo. Mi volis ne apartigi de la verbo la longan objektan subfrazon "(tion) kie sur la mapo estas Portoriko".

Eldad Eldad January 26, 2011 January 26, 2011 at 9:08:31 AM UTC flag Report link Permalink

Bone, se vi tiel volas.

Laŭ mi, vi eraras en via aserto, ke tiu konstruo tre furoras. Ĝi ja furoras kiam staras "permesu" antaŭ ĝi - do certe devas esti "permesu al mi", sed "Bonvolu al mi ktp", laŭ mi, ne estas tiom kutima konstruo en Esperanto.

Amike, Eldad

Rector Rector January 27, 2011 January 27, 2011 at 5:59:46 AM UTC flag Report link Permalink

"Tre furoras"? Tion mi ja ne asertas. Mi nur diras ke nerekta objekta sufiĉe ofte metiĝas antaŭ la verbo kiun ĝi modifas. Jen kelkaj ekzemploj.

El _La Fundamenta Krestomatio_:
"La 50000 frankojn, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis…"

El _Quo Vadis?_:
"…tiun ĉi voĉon, kiun la dioj al mi donacis…"
"…pro tiel evidenta zorgemo, kiun la dioj al mi montris, mi devus esti danka al ili."

El _Ĉu li?_:
"…sinjoro Morno al mi donacis obligacion…"
"Sed simpla rigardo al mi montris, ke mia timo estas vana."
"…rimarkoj, kiujn al li faris lia baptopatro.
"…li ne al li faris konfidencion…"

El _La revizoro_:
"En aliaj urboj oni nenion al mi montris."

El _Satiraj rakontoj_:
"Bonvolu al mi respondi, sed per kompleta frazo."

El iu Interreta forumo:
"Bonvolu al mi reskribi…"

Oni povus trovi multajn aliajn ekzemplojn, sed mi kredas ke jam sufiĉas.

En "permesu al mi", "al mi" apartenas ne al iu eventuale sekvanta verbo sed al "permesu" mem. Ĝi do konformas ne al "bonvolu al mi" sed al "montri al mi".

Eldad Eldad January 27, 2011 January 27, 2011 at 10:41:12 AM UTC flag Report link Permalink

Dankon. Verŝajne, do, tio estas afero de "gusto". Al mi tia konstruo sonas iom nenatura, eble uzinda por substreki ke temas pri *mi* kaj ne pri iu alia (bonvolu al mi montri, kaj ne al iu ajn alia), sed al vi ĝi plaĉas. Certe, en Esperanto kutime ĉiu vortordo akcepteblas.
Amike, Eldad

Rector Rector January 28, 2011 January 28, 2011 at 5:02:40 AM UTC flag Report link Permalink

Jes, mi konsentas ke tio estas grandparte afero de gusto, kaj ankaŭ mi plej ofte metas tian nerektan objekton post la verbo, kiel faras vi. Estas interese ke vi sentas ke tiu vortordo iom emfazas la pronomon "mi", ĉar por mi, estas male, eble pro la influo de mia ĉiutaga lingvo, la korea, en kiu oni kutime metas jam konatajn aferojn, kiuj konsistigas la temon aŭ la fonon de afero, antaŭ la pli gravajn, novajn informojn.

Metadata

close

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #510285푸에르토리코의 위치를 지도 위에 보여주세요..

Bonvolu al mi montri kie sur la mapo estas Portoriko.

added by Rector, January 12, 2011

Bonvolu al mi montri kie sur la mapo estas Puertoriko.

edited by PaulP, November 27, 2024

linked by danepo, November 28, 2024