
Kara EsperantoFarsi_Robot,
Bonvolu lasi spacojn inter la vortoj:
شما می دانید، که من غذاهای درست شده با تخم مرغ را دوست ندارم.

Kompreneble, ne rilatas al میدانید, ĉe kiu ne nepras la spaco.

Mi metas tielnomatan duonspacon (en la angla: zero-wirth non-joiner space) inter la vorteroj de la persaj vortoj, ekz-e "ovo" estas unu vorto, sekve tohxmemorg devas esti unu vorto.

Dankon pro via klarigo.
Fakte, se vi pensos pri tiuj Tatoebanoj, kiuj volos utiligi la persajn frazojn por lerni (aŭ plibonigi sian) persan, por ili povas esti pli klare kiam vorteroj estas dividitaj per normala (plena) spaco. Sed, kompreneble, la decido pri tio estas tute via.
Dankon, denove.
Amike, Eldad

Dankon al vi pro via atento.
Tio vere ne estas mia persona gusto, nun plejmulto de persaj libroj, revuoj, gazetoj, ... uzas la duonspacon. Plie gxi estas logika - kaj tial plifaciliga por komencantoj de la poers - cxar samtempe gxi kaj montras la erojn de la vortoj kaj tenas la unuecon de ili: ekz-e en Word la rezulto vortnombrado per gxi estas gxusta, dum sen gxi la nombro estas multe pli ol la vera.

Mi kore dankas vin pro la kleriga klarigo. Akceptebla.
Tamen, tiu "zero-width non-joiner space" estas apenaŭ videbla surekrane. Sed mi komprenas vian klarigon, kaj el ĝi estas evidente, ke tio estas la nuna tendenco en la hodiaŭe presata persa. Do, en ordo.
Amike, Eldad

Jeno povas interesi vin cxi-rilate:
http://virasbaz.persianlanguage.ir/
Dankon.

Bele, mi dankas.

>Tamen, tiu "zero-width non-joiner space" estas apenaŭ videbla surekrane.
Mi havas la sama problemo kun la franca. La nedisspliteblaj spacoj tute ne videblas kun mia Googlo Chromo krozilo en MacOSX...

Kara samideano,
Uzo de tiu "zero-width non-joiner space" ne estas necesa en Esperanto. cxu gxi necesas en la franca?
En la persa gxi ja necesas, pro tio, ke gxia nuna alfabelo - la araba - postulas tion.
Dankon.
(Mi jxus tralegis kialon de via nekontribuemo al Tatoeba; mi dirus: aktivu en gxi gxis kiam vi ne trovis pli bonan medion. Kiam vi trovis tion, bv. sciigi ankaux min.)

Kara samideano,
dankon pro via klarigo.
En la franca, necessas nedisspliteblaj spacoj antaŭ la duobla punktoj, tiel : / ; / ! / ?
Sed tamen devas esti videblas.
Mi sciigos vin.

Kara samideano,
Dankon kaj pro la klarigo kaj pro la sciigo.
Sukceson.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #673088
added by EsperantoFarsi_Robot, January 29, 2011
linked by EsperantoFarsi_Robot, January 29, 2011