
80a > 80-a

Mi serĉis en http://tekstaro.com kaj tuj trovis 100 trafojn por "1a" sed nur 23 por "1-a". Mi do ne emas ŝanĝi.

Pli precize: en la menciita tekstaro mi trovis 365 trafojn por "1a" kaj nur 31 por "1-a".

Mi neniam ajn vidis tion en iu "oficiala" teksto, strange. Mi preskaŭ kredemas, ke la 365 trafoj en la korpuso estu artefaktoj faritaj per malĝusta kodigo aŭ aliaj eraroj. Ĉu Zamenhof ne mem ĉiam skribis ĝin kun streketo?
En la plej granda kaj grava Esperanto-gramatiko (la PMEG) mi ne povas trovi la regulon skribita, sed Bertilo uzas ĝin nur en la formo 1-a, vd. ekz.:
http://bertilow.com/pmeg/gramat.../e-vortoj.html
Hmm...

Tio troviĝas en "Monato-konvencioj"
"La gramatika finaĵo (a, aj, an, ajn) sekvas senpere la numeron: 1a de majo, sed oni uzas streketon en la aliaj kazoj: 50-jarulo"
http://www.esperanto.be/fel/mon...onv.php#nombro
[Kiam estas dubo mi ankaŭ sekvas tiujn konvenciojn en miaj propraj libroj]

En ordo, ŝajne ekzistas pluraj skribmetodoj por ĝi. Mi ĉiam sekvis Bertilo Wennergren kaj la PMEG, kaj tial pensis, ke ne skribi la streketon estus erare. Ĝi evidente nur estas alia standardo. :)
Alian malsamon mi ĵus rimarkis: kvankam en la PMEG la monatnomoj ĉiam skribiĝas per majuskla komenclitero, en via ligilo, ĝi estas minuskla. Mi pensas fakte, ke mi mem lernis ĝin kun minuskla. Ŝajne vere ne ekzistas ununura standardo. :S

En http://akademio-de-esperanto.org aperas ambaŭ formoj. Supozeble ne gravas, ĉu oni intermetas streketon aŭ ne.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #15788
added by GrizaLeono, February 19, 2011
linked by GrizaLeono, February 19, 2011
linked by danepo, February 20, 2011
linked by martinod, March 17, 2011
linked by martinod, March 17, 2011
linked by martinod, May 6, 2011
linked by martinod, May 6, 2011
linked by martinod, May 6, 2011
linked by marcelostockle, January 3, 2012
linked by marcelostockle, August 9, 2012
unlinked by PaulP, July 28, 2024